Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/221

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

De la propaganda broŝureto en diversaj lingvoj mi presis ĝis nun 28 000 ekzemplerojn kaj pagis por la presado de ili ĉirkaŭ 420 rubloj, t. e. mezo-nombre po 11/2 kopekoj por ekzemplero. Sekve la supre diritaj 204,85 r. donis al mi la eblon presi ĉirkaŭ 13 660 ekzemplerojn, kaj la restajn 14 340 mi presis je mia propra kalkulo kaj risko, esperante kovri la elspezojn iom post iom per vendado de la 14 340 ekzempleroj. La 13660 ekz., presitajn por la mono fremda (t. e. por la oferoj, kiuj kolektiĝis ĉe mi) mi transdonis senpage, por senpaga disdonado kaj dissendado en la celoj de nia afero, al la sekvantaj personoj:

al s-ro Gernet en Odeso 10 160 ekz.
al s-ro de Beaufront en Epernay 1 500
al la Klubo Esper. en Upsala 1 500
al d-ro Costa e Almeida en Rezende 500
Kune 13 660 ekz.

(Krom la montrita nombro da ekzempleroj, ricevitaj senpage por senpaga dissendado, la nomitaj personoj, precipe s-roj de Beaufront kaj Gernet, aĉetis ankoraŭ kelkan nombron da ekzempleroj por sia propra uzado aŭ por vendado.)

Por ke la diritaj 13 660 ekz. povu esti kiel eble plej baldaŭ dissenditaj laŭ diversaj adresoj, estas bezonata kelka sumo da mono por poŝtaj elspezoj. Personoj, kiuj volas finance helpi al la dissendado, volu sendi siajn oferojn al s-ro V. Gernet en Odeso.

N-ro 104.
Pretaj manuskriptoj[1]

Wüster: Man

„Lingvo Internacia“ I. 1896, n-roj 6—7, paĝ. 126.

Mi sciigas la amikojn de nia afero, ke ĉe mi troviĝas kelkaj manuskriptoj, kiujn estus tre utile eldoni prese. La manuskriptoj estas jam tute pretaj, trarigarditaj, kaj la plej granda parto jam eĉ cenzuritaj[2] (por presado en Rusujo), ĉar mi havis la intencon eldoni ilin je mia propra kalkulo. Sed mia nuna financa stato bedaŭrinde tion ĉi ne permesas al mi. Tial mi turnas min al niaj amikoj, ĉu iu el ili ne volus preni sur sin la eldonon de tiuj ĉi verkoj? La afero prezentas nenian riskon, ĉar pli aŭ malpli frue la enspezoj de la vendado kovros la elspezojn de la presado. La tuta malfacileco konsistas nur en tio, ke la eldonanto devos atendi kelke da jaroj, ĝis la vendado tute kovros liajn elspezojn de presado. La manuskriptoj estas: 1) la plena lernolibro por poloj, kun antaŭparolo kaj 2 vortaroj (ana-

  1. La artikolo troviĝas ankaŭ en „Jarlibro Esperantista“. Upsala 1897, paĝ. 32.
  2. tiel en la teksto!