aliaj gazetoj 1897. — N-roj 104—107
Wüster: Jardeko
„Lingvo Internacia“ II. 1897, n-roj 6—7, paĝ. 83.
Kaŭze de la finiĝo de la unua dekjaro de publika ekzistado de Esperanto mi la 10./22. de Junio ricevis de multaj amikoj el diversaj urboj kaj landoj tre varmajn gratulajn telegramojn kaj leterojn. Al ĉiuj gratulintoj mi esprimas mian plej koran dankon. La plej malfacila parto de la vojo estas jam pasita; malgraŭ ĉiuj malhelpoj kaj materialaj malfacilaĵoj Esperanto vivas kaj progresas regule kaj senhalte kaj prezentas jam literaturon de 108 verkoj; tio ĉi devas doni al ni kuraĝon por la tempo estonta. Esperanto vivos kaj floros kaj pli aŭ malpli frue atingos plene sian celon, kaj niaj laboroj kaj multaj suferitaj kaj suferataj malagrablaĵoj estos rekompencitaj per la plej dolĉaj fruktoj.
Wüster: Skrib
„Lingvo Internacia“ II. 1897, n-roj 6—7, paĝ. 83.
La invitoj aperis kiel broŝuretoj, presitaj en rusa eldonejo en 4 lingvoj (angla, franca, germana, rusa) sub la titolo „Elekto de Internacia Lingvo“, 1897.
Post antaŭa konsiliĝo kun multaj amikoj, ni en la komenco de Majo dissendis al 6.000 plej gravaj gazetoj de la mondo kaj al la reprezentantoj de diversaj partioj mondolingvaj inviton al „Skriba Kongreso por priparolado kaj decidado de la demando de lingvo internacia“. Nun ni bedaŭrinde devas sciigi la legantojn, ke tiu ĉi Kongreso ne povas efektiviĝi.
La plimulto de la gazetoj tute silentis pri la projekto, aliaj prezentis ĝin al siaj legantoj en la plej kripligita sensenca formo. La nombro da personoj, kiuj esprimis deziron partopreni en la Kongreso, estas tre kaj tre malgranda, malgraŭ ke pasis jam 2½ monatoj de la tago de dissendo de la prospektoj. La reprezentantoj de aliaj partioj mondlingvaj, timante videble certegan malvenkon, rifuzis partopreni en la Kongreso, malgraŭ ke ni montris al ili, ke la celo de la Kongreso estas nur klarigi la aferon, ke nenio ilin ligas kaj ke, en okazo de eĉ la plej malgranda supozo de ne-senpartieco de la Kongreso, ili havas ja la rajton ne akcepti ĝian decidon; ni klarigis al ili, ke ĉe la severe senpersona kaj senpartia aranĝo de la Kongreso kaj ĉe la severa kalkula raporto, kiun ni donos pri ĉiuj elspezoj kaj enspezoj, ĉia partio havas egalan ŝancon venki, se ĝi sentas sin prava; al kelkaj ni eĉ proponis, ke ili mem prenu sur sin la tutan kondukadon de la Kongreso, kion ni fordonos al ili kun plezuro, ĉar ni la homon ne timas, — sed nenio helpis. Ĉe tiaj cirkonstancoj la efektivigo de la Kongreso fariĝis