II. B. Gazetartikoloj el
kompreneble ne ebla, kaj la ideon, de kiu ni multe esperis, ni devis forĵeti. Al la kelkaj (tre malmultaj!) personoj, kiuj alsendis la pagon por la unua volumo, ni jam resendis ilian monon returne, kaj abonojn por la Kongreso ni de nun jam ne akceptas.
La projekto de la Kongreso estis la lasta provo, kiun ni faris, por unuigi ĉiujn personojn, kiuj nomas sin amikoj de la ideo de lingvo internacia. Ĝi montris al ni ankoraŭ unu (nun jam la lastan) fojon, ke ĉiuj penoj kaj provoj kontentigi niajn kontraŭparolantojn, estas tute vanaj kaj kondukas al nenio. Ni forlasu do por ĉiam ĉiujn provojn de cedado kaj ni iradu de nun trankvile nian vojon, ĉiam rekte antaŭen, memorante, ke la vero estas sur nia flanko kaj ke kiu volas kontentigi ĉiujn, kontentigas neniun.
1901
Wüster: Tromp
„Lingvo Internacia“ VI. 1901, n-roj 10—11, paĝ. 140.
El Essen en Germanujo mi ricevis la tre malĝojan sciigon, ke la 7-an de novembro, post longa, pacience elportata suferado, tie mortis, en la aĝo de 63 jaroj, W. H. Trompeter...
W.H. Trompeter mortis! Neatendinte kaj tiom pli ŝarĝe trafis min tiu ĉi funebra sciigo! Jam longan tempon mi havis de li nenian leteron; mi pensis, ke li estas ankoraŭ en vojaĝoj, ke li estas tre okupita... kaj dume li malfacile suferadis kaj bataladis kun la morto.
Hieraŭ mi skribis al li leteron; sed antaŭ ol mi havis la tempon por enĵeti la leteron en la poŝtan keston, mi ricevis. de la familio de Trompeter la funebran sciigon. Kaj mi devis disŝiri mian leteron, kaj anstataŭ ĝi mi sendis al la familio de la mortinto leteron kondolencan en mia nomo kaj en la nomo de ĉiuj niaj amikoj esperantistaj.
Mi ne rakontos nun pri la signifo, kiun la mortinto havis por nia afero; mi ne raportas pri ĉiuj liaj meritoj por mia afero. Ĉiuj esperantistoj scias tion ĉi tre bone, kaj sendube ili ĉiuj kune kun mi sentas la tutan perdon, kiu nin atingis. Al la novaj esperantistoj mi diros nur mallonge, ke sen W. H. Trompeter nia afero nun eble jam de longe ne ekzistus. Antaŭ 10 jaroj la stato de nia tiam ankoraŭ tre juna afero estis tre malbona; ekzistis neniaj rimedoj, por ion fari, kaj nia sola tiama gazeto devis ĉesi eliradi. Tiam aperis Trompeter kaj, kvankam mem homo ne tre riĉa, prenis sur sin la tutan financan ŝarĝon de nia gazeto, ne sole prenis sur sin ĉiujn elspezojn, sed difinis ankaŭ el sia poŝo salajron por la redaktoro, kaj sen bruado, sen sinlaŭdado, li per siaj propraj rimedoj