aliaj gazetoj 1901, 1903. — N-roj 107—109
en la daŭro de tri jaroj kondukis la gazeton ĝis tiu momento, kiam ĝi ekpovis jam stari sur propraj piedoj. Li ne rifuzis sian helpon ankaŭ poste, kiam s-ro Gernet komencis eldonadi novan esperantan gazeton. Per lia mono ankaŭ aperis siatempe kelkaj tre gravaj libroj, al kiuj li, pro celo de propagando, difinis tiel malgrandan koston, ke la enspezoj ne povis kovri eĉ duonon de la elspezoj. Ĉion li faradis sen bruo, modeste kaj silente, tiel ke la plimulto da esperantistoj eĉ nenion sciis pri liaj grandaj oferoj.
Se nia afero ne mortis, sed vivas kaj floras, tio ĉi estas en tre granda parto merito de la mortinto. Ripozu en paco, kara kaj multemerita amiko de nia afero! La esperantistoj neniam forgesos vian nomon. En la historio de Esperanto al vi apartenas ĉiam la plej grava, neniam elŝirebla, neniam elstrekebla paĝo!
1903
Wüster: Hach Mist
„Lingvo Internacia“ VIII. 1903, n-ro 4, paĝ. 77-80.
En la daŭro de la lastaj 1½ jaroj, en la gazetaro esperanta, de tempo al tempo aperas artikoloj aŭ rimarkoj pri la mistera kontrakto, kiun mi faris kun la firmo Hachette kaj per kiu mi kvazaŭ fordonis al tiu ĉi firmo la sorton de nia afero. Mi estus pli kontenta, se mi povus ne tuŝi tiun ĉi demandon, kiu laŭ sia esenco tute ne devus esti objekto de publika priparolado; sed ĉar multaj esperantistoj vidas en tiu ĉi nekonata al ili kontrakto ian misteraĵon, tial mi decidis diri kelke da vortoj pri tiu ĉi objekto.
Antaŭ dek-kvin jaroj mi diris publike, ke ĉiujn miajn aŭtorajn rajtojn pri Esperanto mi rifuzas kaj ke Esperanto estas libera apartenaĵo de la tuta mondo. Tion ĉi mi diris publike, kaj ĉiu povas tion ĉi legi kaj scii. Sed ĉu de tiu tempo mi eĉ unu fojon ie diris publike, ke mi reprenas miajn vortojn? Ĉu iu volis eldoni ian verkon en aŭ pri Esperanto kaj mi malpermesis al li? Ĉu iu volis fondi ian gazeton, entrepreni ian propagandon kaj mi malhelpis al li? Ĉu la esperantistaro volis ion decidi pri Esperanto kaj mi diris: „Haltu, mi estas la mastro de la afero?“ Ĉiuj esperantistoj scias tre bone, ke mi neniam faris ion similan. Mi ne sole al neniu ion iam malpermesis, sed mi al ĉiu ĉiam helpis, kiam nur mia tre okupita tempo kaj malforta sano al mi permesis. Sekve ĉiuj devus kompreni, ke la „kontrakto“, pri kiu mi en la