II. B. Gazetartikoloj el
daŭro de 1½ jaroj neniam skribis publike eĉ unu vorton kaj pri kiu mi sekve neniam postulis, ke ĝi havu ian ligantan signifon por la esperantistoj, estas mia afero pure privata kaj persona.
Multaj pensas, ke la kontrakto donos al mi la eblon riĉiĝi. Efektive, la intenco de la iniciatoroj de la kontrakto estis interalie ankaŭ plibonigi iom mian financan situacion, kiu tute ne apartenas al la plej brilantaj. Sed eĉ se efektive la tuta privata kontrakto inter mi kaj Hachette (kontrakto kiu ligas nur min kaj neniun alian) donus al mi la eblon iam riĉiĝi, — ĉu mi tiam devus antaŭ iu pravigi min? Se mi memvole forĵetis de mi ĉiujn rajtojn de kreinto kaj mastro, mi tamen ne estas ia krimulo, kiu devas havi malpli da rajtoj, ol ĉiu alia esperantisto kaj kiu ne havas la rajton disponi je sia propra persono kaj siaj personaj laboroj. Sekve se la kontrakto eĉ efektive donus al mi la eblon iam riĉiĝi, mi antaŭ neniu bezonus min pravigi pri tio ĉi. Sed la malkontentuloj povas esti trankvilaj: malgraŭ la plej bonaj intencoj de la iniciatoroj, la plibonigo de mia financa situacio per la kontrakto estas tiel duba (almenaŭ laŭ mia opinio), ke mi tre nevolonte akceptis la kontrakton, kaj post tre longa ŝanceliĝado mi decidis subskribi la kontrakton nur tial, ĉar mi konvinkiĝis, ke ĝi alportos grandan utilon al nia afero.
Multaj aŭdis, ke Hachette pagas al mi, kaj ili pensas, ke tio ĉi allogis min fari la kontrakton. Por trankviligi la personojn, kiuj timas, ke mi „baldaŭ fariĝos riĉegulo“, mi devas klarigi la jenon: por la malsupre dirata privilegio mem la firmo pagis al mi nenion; ĝi nur promesis pagadi al mi kelkan procenton de ĉiu verko, kiun mi trarigardos kaj aprobos. La procento, kiun mi persone havos de ĉiu aprobita verko (se ĝi ne estos rekta represo de ia mia propra verko), estas 1,60. Sekve se ekzemple ia verko havos la prezon de unu franko kaj estos presita en mil ekzempleroj, tiam mi por ĉiuj mil ekzempleroj ricevos dek-ses frankojn, t. e. ses rublojn. Por tiuj ĉi ses rubloj mi devos korekti, korespondi, preni sur min la publikan respondecon, aperi antaŭ la mondo kiel riĉiĝanto, k.t.p. Kaj eĉ tiujn ĉi ses rublojn ĉu mi ricevos ilin kiel puran profiton? Ne, ili venos... el mia propra poŝo! Ĉar ĉiu publike aprobita de mi verko estos ja konkuranto al miaj propraj verkoj, kiuj dank' al tio estos malpli vendataj. Tial oni facile komprenos, kial mi tiel longe ŝanceliĝadis, antaŭ ol mi fordonis mian personan liberecon kaj subskribis la kontrakton, kaj ke subskribi ĝin fine decidigis min ne la espero de ia riĉiĝo, sed la konvinko, ke tio ĉi estas necesa por la