aliaj gazetoj 1903. — N-ro 109
potenca disvastiĝado de nia afero. Al mi persone la kontrakto alportis ĝis nun ankoraŭ nenian bonon [1]; sed ke al nia afero la kontrakto alportis jam multe da bono, tion ĉi montras ja la grandegaj progresoj de nia afero en la daŭro de la lastaj 1½ jaroj.
Jen estas la kaŭzo kaj la esenco de la kontrakto:
Jam longe ni sentis la bezonon havi ian grandan libreldonan firmon, kiu okupadus sin je la afero esperanta. Ĝis nun ĉiuj verkoj pri Esperanto estis eldonataj de personoj privataj, kiuj ne sole ne havis sufiĉe da mono, por eldoni ĉion necesan, por tuj presi novan eldonon, kiam la antaŭa eldono elĉerpiĝis k.t.p., — sed, kio estas la plej grava, havis nenian eblon venigi siajn verkojn en la manojn de la publiko! Ni laboradis, ni propagandis, la gazetoj de la tuta mondo multe skribadis pri nia afero; sed kiam iu volis aĉeti libron pri Esperanto, ĝi estis nenie ricevebla!!! Neniu librovendejo en la tuta mondo havis niajn librojn nek povis ilin liveri al la dezirantoj, ĉar neniu librovendejo volas kaj povas havi aferojn kaj malgrandajn kalkuletojn kun privataj personoj; en tia maniero nia tuta laborado en la daŭro de longa tempo perdiĝadis preskaŭ tute vane kaj nia afero progresadis tro malrapide.
Tial niaj senlacaj, multege laborantaj kaj multege meritaj francaj amikoj faris ĉion kion ilin povis, por akiri por ni tian firmon. Ilia penado havis sukceson, kaj la firmo Hachette decidis preni la aferon en siajn manojn.
Sekve ĉiuj niaj amikoj devas danki la francajn esperantistojn
por tio ĉi, sed ne fari al ili nemeritajn riproĉojn.
- ↑ La francaj amikoj, kiuj ĝis nun ne sole pli ol ĉiuj laboris pro Esperanto, sed ankaŭ pli ol ĉiuj zorgis ĉiam pri tio, ke iliaj sukcesoj ne alportu perdojn al la aŭtoro de Esperanto, esperigas min, ke dank' al la kontrakto poste pliboniĝos ankaŭ mia persona situacio. Ĉu iliaj esperigoj plenumiĝos — montros la tempo. Sed ĝis nun la rezultatoj estis sekvantaj: da laboroj mi havis en la jaro 1902 forte pli multe ol en la antaŭaj jaroj (ĉar kun la kreskado de la nombro de la esperantistoj kreskas ankaŭ la nombro de miaj korespondantoj, el kiuj multaj ŝarĝas min per tro multe da laboro, ĉar tiun ĉi „privilegion“ mi bedaŭrinde ne perdis); sed da enspezoj mi en tiu ĉi jaro, malgraŭ la tre grandaj progresoj de nia afero, ne sole ne havis proporcie pli multe, sed la sumo de miaj enspezoj en 1902 estis rekte pli malgranda, ol en la antaŭaj jaroj. Estas al mi tre malagrable, se mi devas paroli pri tiu ĉi pure persona demando, kiu ne povas enhavi intereson por la esperantistoj; sed la naskiĝintaj supozoj, ke mi oferis Esperanton al niaj francaĵ interesoj, devigis min tuŝi tiun ĉi demandon.