II. B. Gazetartikoloj el
Sed se apartaj personoj faras tion aŭ alian pro la ideo, multepersona komerca firmo ne povas tiel agi kaj devas sin nepre gvidadi en ĉio per siaj komercaj interesoj. Tial estas tute nature, ke la firmo Hachette, entreprenante la laboradon por nia afero, postulis, ke ni donu al ĝi garantion, ke la financaj fruktoj de ĝia laborado apartenos al ĝi mem kaj ne al aliaj personoj aŭ firmoj, kiuj senpage uzados la fruktojn de ĝiaj laboroj. La firmo sciis tre bone, ke ĉiujn rajtojn de mastro en la afero esperanta mi forĵetis de mi; tial ĝi ankaŭ tute ne postulis, ke mi fordonu al ĝi „monopolon super Esperanto“, kiel tre erare kaj tute senkaŭze pensas multaj esperantistoj. La afero esperanta nun kiel antaŭe, restas libera apartenaĵo de la tuta mondo: ankaŭ nun ĉiu povas libere, petante nenies permeson kaj nenion al iu pagante, eldoni en aŭ pri Esperanto ĉion, kion li volas. La firmo postulis nur, ke mi fordonu al ĝi min persone, t. e. mian personan laboradon en Esperanto, — ĉar la firmo opinias, ke en la daŭro de ankoraŭ longa tempo miaj personaj verkoj (aŭ verkoj korektitaj de mi persone) estos rigardataj en la mondo esperantista kiel la seneraraj laŭ sia lingvo. Pro la bono de nia afero mi la postulojn de la firmo plenumis kaj per kontrakto mi promesis al ĝi: 1-e, ĉiujn miajn personajn verkojn mi eldonados kaj reeldonados ĉiam nur per tiu ĉi firmo; 2-e, se iu alia aŭtoro de esperanta libro deziros, ke mi persone korektu lian libron, tiam mi permesos al li publikigi sur la libro la fakton de mia persona korektado nur en tia okazo, se li eldonos sian verkon per la dirita firmo aŭ kun ĝia kunsento. Sed tio ĉi tute ne signifas, ke ĉiu libro aŭ gazeto esperanta, kiu ne portas sur si mian publikan aprobon, estas malaprobita aŭ malpermesita de mi!
La legantoj sekve vidas, ke la tuta kontrakto estas afero tute privata kaj persona; ĝi ligas nur min, sed neniun alian. Mi oferis nur mian personan liberecon, ĉar mi esperas, ke tiu ĉi mia ofero estos tre utila por la disvastiĝado de Esperanto. — Ĉu la firmo pravigos mian konfidon kaj esperon aŭ ne — tio ĉi estas alia demando, kiun la tempo respondos; sed en ĉiu okazo tio,ĉi estas afero tute privata, kaj mi kore petas ĉiujn amikojn, principe la gazetaron esperantan, ke ili ĉesu paroladi pri la kontrakto; ĉar niaj kontraŭuloj, kiuj ne scias (aŭ ne volas scii) la veran karakteron de la interkonsento, legante en niaj gazetoj pri „kontrakto“, povos diri, kvazaŭ nia afero estus „vendita“.