aliaj gazetoj 1903, 1905. — N-roj 109—110
1905
„Germana Esperantisto“ II. 1905, n-ro 2, pag. 25-26.
Volapük ne estas la sola provo por krei lingvon tutmondan. Estis multaj provoj antaŭ Volapük kaj post ĝi. Sed ili ĉiuj, donante nenion pretan, pripensitan kaj elprovitan, prezentis nur neklarajn projektojn kaj perdiĝis tuj post la naskiĝo, ne povinte ricevi eĉ unu adepton. Aparte malbona estis la sorto de tiuj sistemoj, kiuj naskiĝis post Volapük. Ĉar ĉiuj idealistoj, kiujn altiradis la ideo mem, jam estis volapükigitaj kaj tial ne sole ne subtenis la novajn sistemojn, sed kontraŭe, en la interesoj de unu lingvo por la tuta homaro ili penadis dispremi ĉian novan sistemon; kaj ĉiuj tiel nomataj homoj „praktikaj“, kiuj trovis malutile labori por Volapük, ne volis ankaŭ labori por la novaj sistemoj, ĉar ankaŭ en tiuj ĉi sistemoj ili trovis nenian utilon. „Volapük“, diras multaj, „ebenigis la vojon por novaj sistemoj kaj faciligis al ili la batalon!“ Sed vi vidas, sinjoroj, ke ĝi estas tute ne tiel: Volapük ne faciligis, sed forte, forte malfaciligis tiun ĉi batalon; ĉar la novaj provoj, veninte en la mondon, renkontis dank' al Volapük — jam neniun amikon, sed multajn pretajn malamikojn. Kie Volapük en sia tempo renkontis malamikojn, tie ankaŭ la novaj sistemoj renkontis tiujn samajn malamikojn, ankoraŭ pli obstinajn, ĉar la „naskiĝado de ĉiam novaj lingvoj tutmondaj“ aldonis ankoraŭ pli da nutro al ilia ridado: kaj kie Volapük renkontis amikojn, tie la novaj sistemoj jam rekte renkontis malamikojn, kaj ankoraŭ malamikojn ne pasivajn, sed penantajn rekte ilin detrui.
Kie do ili povis trovi amikojn? Preskaŭ nenie! Jen estas la kaŭzo kial ĉiuj novaj provoj, kiuj englutis kredeble ne malmulte da tempo, laboro kaj oferoj materialaj, mortis preskaŭ tuj post la naskiĝo.
Tial estis la malfavoraj cirkonstancoj, inter kiuj devis sin prezenti al la publiko la lingvo Esperanto. Montrante la suprediritajn kondiĉojn, la amikoj de la aŭtoro per ĉiuj fortoj penis deteni lin de la publikado de sia sistemo, kaj kiam li poste tamen donis ĝin en la presejon, ili rigardis lin kiel homon perditan. Eldonistoj neniel volis preni sur sin la eldonadon de mia verko: „jam ekzistas ja Volapük“ oni diris al mi ĉie. Sed kiam la lingvo Esperanto sin montris publike, la afero aliformiĝis. Malgraŭ ke la tuta kampo ŝajne estis jam okupita kaj ne restis jam kie ricevi partianojn, la lingvo Esperanto baldaŭ ricevis multegon da amikoj, de kiuj la nombro konstante kaj senhalte kreskas. Tiuj ĉi amikoj venis de la ambaŭ flankoj, de kiuj oni ŝajne neniun povis atendi: multaj el la indiferentuloj, kiuj pri la Volapük nenion volis scii kaj ŝajne estis perditaj je eterne por la lingvo tutmonda,
— fariĝis varmegaj amikoj de la lingvo Esperanto, ĉar ili vidis, ke
- ↑ komp. III. 1.