Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tri ĉefaj problemoj, mi devis, kompreneble, solvi ankoraŭ multajn aliajn, sed pri ili, ĉar ili estas ne esencaj, mi ne parolos tie ĉi. Antaŭ ol mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la supre diritajn problemojn, mi devas peti la leganton mediti iom pri la signifo de tiuj ĉi problemoj kaj ne preni tro facile miajn rimedojn de solvo sole nur tial, ĉar ili aperos al li eble kiel tro simplaj. Mi petas tion ĉi tial, ĉar mi scias la inklinon de la plimulto da homoj rigardi aferon kun des pli da estimego, ju pli ĝi estas komplikita, ampleksa kaj malfacile digestebla. Tiaj personoj, ekvidinte la malgrandegan lernolibron kun plej simplaj kaj por ĉiu plej kompreneblaj reguloj, povas preni la aferon kun la malestima malŝato, dum ĝuste la atingo de tiu ĉi simpleco kaj mallongeco, la alkonduko de ĉiu objekto el la formoj komplikitaj, el kiuj ili naskiĝis, al la formoj plej facilaj — prezentis la plej malfacilan parton de la laboro[1].

N-ro 2.
1888

Antaŭparolo al la „Dua Libro de l’ lingvo Internacia“

Wüster: Dua

„Dua Libro de l’ lingvo Internacia.“ Eldono 1888 de Kelter, Varsovio, paĝ.3—16. Dua eldono, Varsovio, strato Navolipie n-ro 11, paĝ. 3—16.

Elirante ankoraŭ unu fojon antaŭ la estimata publiko, mi sentas la devon antaŭ ĉio danki la legantan publikon por la viva kunsento, kiun ĝi montris por mia afero. La multaj promesoj, kiujn mi ricevas, kaj el kiuj tre granda parto estas subskribita „senkondiĉe“, la leteroj kun kuraĝigoj aŭ konsiloj — ĉio tio ĉi montras al mi, ke mia profunda kredo je l’ homaro min ne trompis. La bona genio de l’ homaro vekiĝis: de ĉiuj flankoj al la laboro ĉiuhoma venas amasoj, kiuj ordinare estas tiel maldiligentaj por ĉia nova afero; junaj kaj maljunaj, viroj kaj virinoj — rapidas porti sian[2] ŝtonon por la granda, grava kaj utilega konstruo. Vivu l’ homaro, vivu la frateco de l’ popoloj, vivu eterne!

En mia unua verko mi diris, ke mian laboron mi prezentas je l’ tempo de unu jaro al la juĝo de l’ tuta mondo; kiam[3] pasus la jaro, mi intencis eldoni libreton, en kiu estus analizitaj ĉiuj pensoj esprimitaj de l’ publiko, kaj uzinte tiujn, kiuj efektive estus bonaj, mi donus al la lingvo la finan formon, kaj post

  1. Nun Zamenhof donas ekzemplojn, kiuj klarigu la enhavon de la afiksoj ktp. kaj montras sub I, kiamaniere li solvis la unuan, kaj sub II, kiamaniere li solvis la duan problemon.
  2. teksto: ilian.
  3. arkaika formo: kian.