II. B. Gazetartikoloj el
ĝi estas lingvo efektive praktika, alportanta senkondiĉan utilon kaj havanta estontecon; multaj volapükistoj, vidante la grandegan diferencon inter la lingvo Esperanto kaj la reklamata Volapük, baldaŭ transiris sur la flankon de Esperanto, malgraŭ ke ili estis jam forte kunligitaj kun Volapük, jam multe laboris por ĝi kaj tial en la komenco estis pretaj per ĉiuj fortoj dispremi la novan lingvon; multaj aliaj influaj volapükistoj, kiuj estis ankoraŭ tro kunligitaj kun Volapük kaj ne havis ankoraŭ la kuraĝon transiri sur nian flankon publike, konfesis al mi, ke ili vidas en Esperanto la solan kaj la plej bonan vojon por atingi nian celon.
Wüster: Bul
„Lingvo Internacia“ X. 1905, n-ro 12, paĝ. 275—278.
La kongreso alproksimiĝas. Ĝi estos sendube unu el la plej gravaj momentoj en la historio de nia afero, ĉar ĝi estos nia unua oficiala prezentiĝo al la tuta mondo. Se la kongreso estas bone aranĝita, ĝi altirus al ni la okulojn de la tuta mondo, ĝi faros sur la mondon pli grandan kaj pli daŭran impreson, ol ĉia nia teoria admonado. Seka admonado kaj filozofado, se ĝi eĉ estas la plej logika kaj konvinka, lasas la mondon malvarma: oni aŭskultas, oni dubas, oni eble eĉ diras „bone“, sed tuj oni forgesas, kaj ĉio estas finita. Sed granda soleno, kiu penetras en la korojn de la homoj per la sentoj, per senkonscia potenca impreso, altiras forte kaj ne facile elviŝiĝas el la memoro. Ĉiu veraĵo, dum ĝi restas abstrakta doktrino, havas nenian influon sur la mondon; sed kiam oni ĝin vidas en formo konkreta, en formo de amaso da homoj, kiu vivas kaj sin movas antaŭ niaj okuloj, kiu levis standardon, entuziasme bruas kaj kantas, tiam ia mistera forto senkonscie puŝas la rigardantojn al la entuziasmigita amaso, — kaj ideo, kiu ĝis nun ŝvite gutadis, per unu fojo disverŝiĝas en la mondon simile al maro.
Fari impreson — tia devas esti antaŭ ĉio la celo de nia kongreso. La tuta mondo devas scii pri nia kongreso, ĝi devas veni al ni amase, el simpla scivoleco, kiel al kurioza festaĵo, kaj poste foriri entuziasmigita, multe rakontante, multe babilante pri la spiritaj ĝuoj, kiujn ĝi havas ĉe ni, kaj senkonscie infektante la mondon per nia ideo.
Nia kongreso devas fari impreson, per la okuloj, per la oreloj, per la koro. Por tiu ĉi celo ni devas bone prepari nian kongreson. Tial mi miras, ke ĝis nun la mondo esperantista ne sufiĉe multe sin okupas je la estonta kongreso.