aliaj gazetoj 1905. — N-roj 110—111
La senlaca sinjoro Michaux, kune kun la Grupo Bulonja, laboras tre energie kaj faras ĉion, kion li povas; sed unu persono kaj unu grupo ne povas ĉion bone pretigi, se la tuta mondo esperantista ne helpos per ĉiuj fortoj. Mi opinias, ke niaj gazetoj devus pli multe paroli pri la kongreso, niaj grupoj en la tuta mondo devus fari la kongreson ĉefa objekto de ĉiuj niaj kunvenoj, priparoloj kaj zorgoj, pripensadi kaj pretigadi rimedojn por pli granda solenigo de la kongreso, sendi monon ktp. Ili devus disvastigadi en siaj urboj kaj landoj oftajn sciigojn pri la estonta kongreso por ekinteresigi la mondon kaj allogi la neesperantistojn veni en granda nombro al la kongreso (kiel gastoj); sed kompreneble ili devas tion ĉi fari lerte kaj takte, evitante ĉian nelertan altrudadon kaj tedadon. Eble estus ankaŭ bone, se la esperantistoj, kiuj intencas veturi al la kongreso, interkonsentus kun kelkaj sialokaj gazetoj, sendadi al ili el la kongreso korespondojn kaj eĉ telegramojn.
Estus ankaŭ utile, se la grupoj aranĝus muzikan ekzerciĝadon, por ke ĉiuj esperantistoj, kiuj partoprenos en la kongreso, povu partopreni en la ĥora kantado almenaŭ de kelkaj plej gravaj himnoj esperantistaj (ekzemple „Espero“ de Adelsköld, „La Vojo“ de Deshayes, aŭ kelkaj aliaj pli entuziasmigaj himnoj, kiujn la organizanta komitato de la kongreso eble volos elekti kaj dissendi al ĉiuj grupoj esperantistaj); estus ankaŭ bone, se la esperantistoj scius bone parkere la esperantan tradukon de la franca nacia himno, kiun la esperantistoj kiel gastoj de Francujo, sendube kantos en la kongreso (la esperanta traduko de tiu ĉi himno, farita de s-ro Ben Elmy, estis publikigita en la n-ro 10 de „The Esperantist“ de 1904).
Sed la plej grava, kion ni ĉiuj devas kunporti kun ni al la kongreso, estas paco kaj reciproka amo kaj toleremeco. Se ni deziras, ke nia kongreso ne faru fiaskon, ni devas antaŭ ĉio aperi al la kongreso ĉiuj kiel fratoj, entuziasme kaj sindone ligitaj per unu amata ideo, kiu devas esti por ni, almenaŭ en la tagoj de la kongreso, pli sankta ol ĉiuj diversaj personaj ambicioj, kalkuloj, kapricoj aŭ opinioj. Ĉiu el ni kredeble havos la eblon esprimi en la kongreso sian opinion pri tiu aŭ alia punkto, sed ĉiu devas tion ĉi fari trankvile kaj senpasie kaj ne batali kontraŭ la decidoj de la plimulto; neniu devas peni altrudi sian opinion aŭ volon, neniu devas koleri, se lia opinio ne estos akceptita. Se troviĝos inter ni persono, kiu profanas nian feston per persona ambicio aŭ per semado de malpaco, ni ĉiuj deturnos nin de li, se li eĉ estas homo de plej grandaj meritoj.