Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/232

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

II. B. Gazetartikoloj el

En la fino mi permesas al mi, diri ankoraŭ kelkajn vortojn pri mia persona rilato al la kongreso. Mi scias, ke multaj esperantistoj vidas en mi kvazaŭ la personiĝadon de nia afero kaj ili volos eble fari al mi en la kongreso iajn apartajn honorojn. Mi scias, ke la organizantoj de la kongreso volis enmeti en la programon specialan feston por mia honoro, ke unu esperantisto verkis „himnon al Zamenhof“ k.t.p. Mi kore petas ĉiujn, ke oni tion ĉi ne faru, ĉar alie mi sentus min tre nebone. La kongreso devas honori nur la aferon, sed ne ian personon, ĉar alie la kongreso perdus tre multe de sia simpatieco, kaj tiu persono, al kiu oni per persona honorado volus fari agrablaĵon, havus nur malagrablaĵon.

Se la esperantistoj opinias, ke ili devas esprimi al mi sian dankon, mi tiun ĉi dankon ja ricevos en alia maniero: kiam mi vidos grandan sukceson de tiu afero, al kiu mi dediĉis mian vivon, kiam centoj da kunbatalantaj amikoj premos al mi la manon kaj promesos al mi, ke ili neniam ĉesos laboradi por nia afero, tio ĉi estos por mi rekompenco tute sufiĉa kaj multe pli agrabla, ol ĉiuj specialaj honoroj, kiujn oni volus fari al mi kaj kiuj nur venenus al mi la estadon en la kongreso.


N-ro 112.
 

{{c|Projekto de Regularo de Tutmonda Ligo Esperantista

Wüster: Ligo Bu

„Lingvo Internacia“ X. 1905, n-ro 13, paĝ. 295—301.

1. — La Tutmonda Ligo Esperantista havas la celon, disvastigadi en la mondo la uzadon de la lingvo internacia „Esperanto“ kaj solvadi ĉiujn dubojn, kiuj povas aperi pri diversaj punktoj de la lingvo kaj pri la manieroj de ĝia disvastigado. La Ligo estas la plej alta kaj decidanta aŭtoritato en ĉiuj aferoj koncernantaj la lingvon Esperanto, kaj ĉiuj decidoj de la Ligo estas devigaj por ĉiuj esperantistoj egale, ne esceptante ankaŭ la aŭtoron de la lingvo Esperanto.

2. — Membro de la Ligo estas ĉiu persono, kiu abonas la „Centran Organon de Esperanto“ eldonatan de la Ligo. La Centra Organo elirados sub la redakcio de la sekretario de la Ligo unu fojon en monato en amplekso ne konstanta, depende de la kolektiĝanta kvanto da oficiala materialo. Ĝia kosto estas 3 frankoj por jaro kaj la tuta mona profito de tiu ĉi organo apartenas al la kaso de la Ligo. La adresoj de ĉiuj membroj de la Ligo estas presataj en la Centra Organo.

Rimarko. — Atingado de membreco de la Ligo per simpla abonado de la Centra Organo estas aranĝita kun tiu celo, ke la apartenado al la Ligo ne estu malhelpata de la leĝoj de tiu aŭ alia lando.