Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/233

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aliaj gazetoj 1905. — N-roj 111 —112

3. — Ĉiu membro, kiu deziras partopreni aktive en la aferoj de la Ligo devas aliĝi al ia Grupo Esperantista, ĉar rajton de voĉo en la aferoj de la Ligo havas ĉiu grupo esperantista, kiu enhavas en si ne malpli ol 10 membrojn de la Ligo. Ĉiu grupo havas tiom da voĉoj, kiom da dekoj da membroj de la Ligo ĝi posedas.

4, — La Ligo estas regata de „Centra Komitato“, kiu estas ĉiujare elektata en la Kongresoj Esperantistaj en la sekvanta maniero: lando, en kiu ĉiuj grupoj esperantistaj estas ligitaj inter si en formo de komuna landa societo, konsistanta el ne malpli ol 100 ligorajtaj membroj elektas en sia antaŭkongresa komuna kunveno reprezentantojn po unu persono por ĉiu plena cento de siaj ligorajtaj membroj kaj prezentas la nomojn de tiuj elektitoj al la Kongreso, kiu akceptas ilin (se ne aperas gravaj protestoj) kiel membrojn de la Centra Organo. Landoj, kiuj ne havas propran landan organizacion esperantistan, aŭ havas organizacion, kies nombro da ligorajtaj membroj estas malpli ol 100, ligiĝas inter si en la Kongreso kaj per komuna interkonsentiĝo de siaj delegitoj ili elektas po unu reprezentanto por ĉiu plena cento da siaj kunekalkulitaj ligorajtaj membroj. La nombro de la membroj de la Centra Komitato devas esti 25; tial se la nombro da elektitaj reprezentantoj estas malpli ol 25, tiam la reprezentantoj mem per voĉ-. donado elektas inter si 25 personojn por la Komitato. Tuj post sia formiĝo la Centra Komitato elektas al si mem prezidanton en la persono de unu el siaj membroj, kaj tiu ĉi persono fariĝas prezidanto de la Ligo.

5. — Unu fojon en ĉiu jaro estas farata Internacia Kongreso Esperantista, kies loko kaj tempo estas decidata en la antaŭirinta Kongreso. Ĉiu ligorajta grupo esperantista sendas al la Kongreso siajn delegitojn, kiuj devas havi la aĝon de ne malpli ol 21 jaroj kaj. prezenti al la organizantoj de la Kongreso rajtigan leteron subskribitan de ĉiuj personoj, kiuj ilin rajtigas. Ĉiu grupo esperantista havas la rajton sendi al la Kongreso po unu delegito por ĉiu plena deko de siaj membroj, kiuj pagis por tiu ĉi jaro sian kotizaĵon al la Ligo kaj estas publikigitaj en la Centra Organo. Grupoj, kiuj ne povas sendi al la Kongreso sian delegiton, povas transdoni siajn voĉojn al ia alia esperantisto, kiu veturas al la Kongreso.

6. — La Centra Komitato estas la plena mastro kaj plej alta juĝantaro en ĉiuj demandoj koncernantaj la taskon de la Tutmonda Ligo Esperantista. Ĉiuj decidoj de la Centra Komitato estas farataj en la sekvanta maniero: se iu membro de la Ligo deziras akiri por io la decidon de la Centra Komitato, li turnas sin al sia grupo, kaj se tiu ĉi lasta aprobas lian proponon, ĝi dissendas ĝin al ĉiuj membroj de la Centra Komitato kune kun poŝta marko por respondo. Sur la ricevita propono ĉiu membro de la Komitato skribas sian opinion per „jes“ aŭ „ne“ kaj resendas la respondon al la esperantista grupo. Se pli ol duono de la membroj de la Komitato respondis per „jes“