II. B. Gazetartikoloj el
tiam la grupo farinta la proponon, sendas ĝin kune kun la subskriboj de la membroj de la Komitato al la sekretario de la Ligo, kaj tiu ĉi publikigas la enhavon de la propono en la plej proksima numero de la Centra Organo kiel „decidon de la Centra Komitato“.
7. — Ĉiuj decidoj de la Centra Komitato havas en la komenco nur signifon provizoran. En la plej proksima Kongreso ĉiuj decidoj de la Komitato faritaj en la daŭro de la pasinta jaro, estas prezentataj al la voĉdonado de ĉiuj delegitoj de la grupoj esperantistaj; kaj nur tiam, kiam la delegitoj per plimulto da voĉoj akceptas la decidon, ĝi ricevas jam definitivan sankcion, kiel „decido de la Ligo“. Por ke ĉiuj delegitoj, partoprenantaj en la Kongreso, havu la eblon bone prijuĝi en siaj grupoj ĉiun proponon, decidotan en la Kongreso, oni voĉdonas en la Kongreso nur pri tiuj decidoj de la Centra Komitato, kiuj estis publikigitaj en la Centra Organo ne malpli ol 8 monatojn antaŭ la komenco de la Kongreso.
8. — La Centra Komitato okupas sin nur je tiaj demandoj, kiuj ne povas esti solvataj de la specialaj komitatoj, ekzemple: ŝanĝoj en la Regularo de la Ligo, demandoj pri plibonigoj en la lingvo, plendoj de apartaj grupoj kontraŭ ia ago de tiu aŭ alia speciala komitato k.t.p. Sed je la kurantaj konstantaj aferoj de la Ligo okupas sin komitatoj specialaj, kiuj kondukas siajn aferojn tute memstare (se la Centra Komitato ne donas al ili specialajn instrukciojn) kaj nur ĉiujare prezentas al la Kongreso siajn raportojn, petante ilian aprobon de la Kongreso. La specialaj komitatoj estas: Komitato de Agado, Komitato de la Lingvo, Komitato de Kongresoj, Komitato de Cenzuristoj, Komitato de Ekzamenistoj.
9. — La Komitato de Agado okupas sin je la praktika plenumado de ĉiuj decidoj de la Ligo kaj je la kondukado de ĉiuj kurantaj praktikaj aferoj de la Ligo. La prezidanto kaj vicprezidanto de la Komitato de Agado estas nomataj sekretario kaj vicsekretario de la Ligo. Ĉiuj membroj de la Komitato de Agado devas loĝi en unu urbo. La Komitato de Agado eldonadas la Centran Organon de la Ligo kaj administras la kason de la Ligo.
10. — La Komitato de Agado jam de si mem aranĝas kaj konstante kontrolas diversajn sekciojn por diversaj funkcioj, ekzemple: a) Sekcion de Propagando (kie koncentriĝados el la tuta mondo diversaj projektoj de propagandaj rimedoj kaj ilia pripensado, prijuĝado kaj plenumado kun interkonsento kaj helpo de ĉiuj grupoj esperantistaj): b) Sekcion de Informoj (al kiu ĉiuj grupoj esperantistaj sin turnados kun sendado kaj petado de diversaj informoj); c) Sekcion de Librovendado (kie estos la Centra vendejo por ĉiuj verkoj esperantistaj kaj abonejo por ĉiuj gazetoj esperantistaj; tiu Ĉi sekcio numerados kaj katalogados ĉiujn aperantajn verkojn en aŭ pri Esperanto k.t.p.