Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/235

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aliaj gazetoj 1905. — N-ro 112

Rimarko. — La sekcioj de la Komitato de Agado devas alportadi al la diversaj landaj societoj esperantistaj nur helpon, sed severe evitadi ĉian konkuradon kun ili.

11. — La membroj de ĉiuj aliaj specialaj Komitatoj povas loĝi en malsamaj urboj. Ili estas elektataj en la sekvanta maniero: ĉiujn membrojn por la unua jaro elektas la aŭtoro de Esperanto; en ĉiu sekvanta jaro ĉiu Komitato mem eligas ⅓ de siaj membroj (reelekteble) kaj anstataŭigas ilin per aliaj, per voĉdonado, aranĝita 2 monatojn antaŭ la Kongreso, de la Komitata prezidanto, kiu sendas al ĉiu membro la nomaron de ĉiuj personoj kiuj esprimis al li la deziron eniri en la Komitaton. La rezultato de la voĉdonado estas prezentata por aprobo al la Kongreso.

12. — La Komitato de la Lingvo okupas sin je la solvado de ĉiuj , duboj, kiuj aperas pri la ĝusta senco de tiu aŭ alia vorto, pri la uzado : de tiu aŭ alia vorto nova (kiun la Komitato sen decido de la Ligo povas tamen nur rekomendi sed ne oficialigi). La komitato havas la rajton decidi nur pri punktoj „dubaj“, sed ne fari ian „ŝanĝon“ en la lingvo (la rajton fari ŝanĝojn, se tiaj montriĝus efektive „necesaj“, havas nur la Kongreso, post antaŭa decido de la Centra Komitato kaj post 3-monata publikiteco de tiu decido laŭ la paragrafo 7). La Komitato de la Lingvo konsistas el 15 personoj, kiuj devas posedi bone la lingvon Esperanto. Ĉiu esperantisto, kiu havas ian dubon pri vorto aŭ regulo, prezentas demandon pri ĝi al sia grupo; se la grupo ne povas doni respondon kaj se ĝi trovas la demandon sufiĉe grava, ĝi sendas ĝin (kun pagita respondo) al ĉiuj 15 membroj de la Komitato de la Lingvo kaj la ricevitajn respondojn ĝi transsendas al la prezidanto de la Komitato kun la peto, ke li publikigu la decidon de la plimulto en la Centra Organo de la Ligo. En okazo de tro granda diferenco de opinioj, kiu faras la decidon ne ebla, la prezidanto de la Komitato denove proponas la demandon (kune kun la ricevitaj opinioj) al la voĉdonado de la membroj kaj se ankaŭ tiam la voĉoj estas tro malsamaj, tiam decidas la voĉo de la prezidanto.

13. — La komitato de Kongreso zorgas pri la regula kaj sukcesa aranĝado de la ĉiujaraj internaciaj Kongresoj Esperantistaj. Ĝi konsistas el 2 partoj a) parto konstanta, elektota de nun; b) parto okaza, kiu estas ĉiujare la grupo esperantista en tiu urbo, kie devas en tiu jaro havi lokon la Kongreso. Por ke la aranĝado de la Kongresoj ne trovadu sin ĉiufoje en manoj novaj kaj tute ne spertaj, ĉiuj rimarkoj, konsiloj kaj helpoj por la Kongresoj devas ĉiam esti direktataj al la konstanta prezidanto de la Komitato, kaj tiu ĉi lasta jam transsendas ĉion al la parto okaza, t. e. al la organizantoj de la Kongreso en tiu jaro.

14. — La Komitato de Cenzuristoj zorgas pri la pureco de la lingvo en la eldonataj verkoj esperantaj, por doni al la lernantoj de