Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/236

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

II. B. Gazetartikoloj el

Esperanto garantion kontraŭ la uzado de malbonaj libroj, kiuj instruas tute eraran lingvon kaj enkondukas grandan kaj nerebonigeblan konfuzon en la aferon de Esperanto. La Komitato konsistas el 25 personoj, kiuj posedas bone la lingvon Esperanto. Ĉiu aŭtoro, kiu deziras, ke lia verko havu oficialan aprobon, devos peni, ke la manuskripto de la verko estu legita kaj aprobita de ne malpli ol 2 membroj de la Komitato de Cenzuristoj. Tiam li havas la rajton presigi sur sia verko la aprobon de la Ligo, tamen kun la nepra publikigo de la nomoj de tiuj cenzuristoj, kiuj aprobis la verkon.

Rimarko. — Ĉar la aprobado de la Ligo ĉesigos la ĝisnunan aprobadon de L. Zamenhof kaj tio ĉi povus nejuste kaŭzi perdojn al la firmo Hachette kaj Kio kaj ĝiaj diverslandaj reprezentantoj, kiuj, havante de L. Zamenhof promeson de rekomendado, elspezis jam multe da mono por progresigado de la afero Esperanta, tial la Ligo havas la rajton aranĝi cenzuradon kaj aprobadon nur en tiu okazo, se ĝi antaŭe interkonsentas pri tio ĉi kun la firmo Hachette kaj Kio kaj ĝiaj reprezentantoj, kaj se la diritaj firmoj, ricevinte de la Ligo ian privilegion, liberigos la aŭtoron de la lingvo de lia promeso korektadi kaj aprobadi la verkojn, kiujn ili eldonas.

15. — La Komitato de Ekzamenistoj okupas sin je ekzamenado de personoj, kiuj deziras ricevi oficialan certigon, ke ili posedas bone la lingvon Esperanto. La Komitato konsistas el 25 personoj, kiuj posedas bone la lingvon Esperanto. Ĉiu, kiu deziras ricevi diplomon, devas traduki en Esperanto ian verkon, enhavantan de 10.000 ĝis 15.000 vortoj, aldoni la certigon per vorto de honoro, ke li faris la tradukon tute memstare, sen ies helpo aŭ korekto, kaj prezenti ĉion al 2 membroj de la Komitato de Ekzamenistoj. Se la ekzamenistoj subskribas sub la tradukita verko, ke ili trovis ĝin „senerara sed ne perfekte bonstila“, tiam la kandidato sendas la tradukon kaj la certigon al la prezidanto de la Komitato kaj ricevas de li „Diplomon Esperantan de la dua grado“. Se la ekzamenistoj subskribas, ke la traduko estas „senerara kaj perfekte bonstila“, tiam la ekzamenito ricevas „Diplomon Esperantan de la unua grado“. Sur ĉiu diplomo estas subskribitaj la prezidanto de la Komitato de Cenzuristoj kaj la 2 ekzamenistoj. Por la diplomo la kandidato pagas al la prezidanto de la Komitato 10 frankojn, kaj la prezidanto transdonas tiun ĉi sumon en la kason de la Ligo. La nomoj de la diplomitoj estas presataj en la Centra Organo.

16. — En la nuna Regularo, la Ligo havas la rajton faradi ĉiujn necesajn ŝanĝojn, elĵetojn, aŭ aldonojn aŭ eĉ anstataŭigi la tutan Regularon per ia alia per decidoj de la Centra Komitato, sankciitaj de la Kongreso konforme al la paragrafo 7 de tiu ĉi Regularo,