Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/238

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

II. B. Gazetartikoloj el

N-ro 113.
Pri Projekto de Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo

Wüster: Dekl Ant

Paul Boulet, „Kongresa Libro. 1-a Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer.“ 1905, pag. 81—82.

„Lingvo Internacia“ X. 1905, n-ro 14, paĝ.311.

Tre multajn personojn fortenas de nia afero nur la nesciado de ĝia esenco. Oni pensas, ke ni volas mortigi la naciajn lingvojn, ke ni havas iajn kaŝitajn celojn, ke Esperanto estas unu el multaj ekzistantaj lingvoj internaciaj, kies reciproka konkurado ne estas ankoraŭ finita, ke ni batalas ne por ideo de lingvo internacia, sed nur nepre por nia partia lingvo, ke Esperanto estas ia pure persona afero kaj ĉiuj ĝiaj partianoj dependas ĉiam de la konstante ŝanĝiĝontaj kapricoj de ĝia aŭtoro, ke nia afero estas ia entrepreno komerca ktp. Se ĉiuj esperantistoj estas sufiĉe elokventaj, por rebati ĉiujn diritajn atakojn, kaj se ili eĉ rebatas, oni ne kredas al ili, ĉar ili ne povas prezenti sufiĉe kredindajn pruvojn. Tial mi pensas, ke estus utile, se ni uzos la Kongreson en Boulogne-sur-Mer por ellabori ian oficialan deklaracion pri la esenco de la esperantismo, por ke tiu deklaracio subskribita de la reprezentantoj de la esperantismo el ĉiuj landoj de la mondo, povu servi kiel plej bona rebatilo kaj fermu la buŝon al niaj kontraŭuloj kaj kalumniantoj. La Oficialan Deklaracion ni povus tuj post la Kongreso dissendi al ĉiuj plej gravaj gazetoj de la mondo.

La Deklaracio estas tre grava ankaŭ por la esperantistoj mem, ĉar ĝi difinus klare la principojn, kiujn por la bono de nia afero ĉiu esperantisto devas observi, por ke ni ĉiuj laboradu ĉiam tute konsente kaj ne tiru la aferon ĉiu al sia flanko.

Mi atentigas la legantojn, ke mian proponon de Deklaracio mi tute ne prezentas kiel ion pretan, mi prezentas ĝin nur kiel ekzemplon. Se la principo de deklaracio plaĉos al la Kongreso, tiam mi petos, ke diversaj personoj prezentu tiujn tekstojn de Deklaracio, kiujn ĉiu el ili proponas akcepti, kaj post voĉdonado ni elektos la plej bonan.

Uzante la okazon, mi sciigas, ke krom la „Projekto de Ligo“, kiun mi publikigis, kaj la „Projekto de Deklaracio“, kiun mi nun publikigas, mi intencis proponi al la Kongreso ankoraŭ du gravajn projektojn; sed por eviti tro multajn disputojn en la Kongreso, mi decidis forlasi mian intencon kaj la du aliajn projektojn mi prezentos iam poste ne al la kongreso, sed al la Centra Komitato, kiun la Kongreso elektos,