Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tio ĉi oni jam povus komenci la eldonon de plenaj vortaroj, libroj, gazetoj kaj cetere, ĉar tiam[1] la lingvo jam estus trairinta la juĝon de l’ tuta mondo, kaj ĉiuj plej gravaj malbonaĵoj, kiuj povus esti trovitaj en ĝi, ĉar en verko de unu homo, — estus jam pli aŭ malpli forigitaj. Mi efektive intencis silenti en la daŭro de tuta jaro. Sed de l’ tago, kiam[2] eliris mia libreto, mi komencis ricevi multon da leteroj kun demandoj kaj kun petoj rapidigi l’ aferon. Respondi je ĉiu letero aparte estas por mi ne eble, kaj tial mi decidis respondi publike je ĉiuj demandoj kaj proponoj, ĉar tiel unu respondo povas servi por multaj demandantoj. Ĉiuj respondoj faros unu libron, kiuj prezentos daŭrigon de l’ unua libro, kiun mi eldonis. Sed se mi volus la respondojn je ĉiuj demandoj eldoni kune, en unu libro, mi devus tro longe atendigi miajn korespondantojn, dum tiu libro estos preta kaj eldonita, — tiom pli, ke konstante al mi venas novaj demandoj; tial mi decidis eldoni la libron kun la respondoj — per apartaj kajeroj, kiuj estos ellasataj en la daŭro de la tuta jaro 1888 periode, kun intertempoj de ĉirkaŭ du monatoj de unu kajero ĝis la venonta. En tiuj ĉi kajeroj[3] ĉiuj demandoj estos responditaj; je l’ fino de l’ jaro 1888 eliros la lasta kajero kaj la „Dua Libro de l’ lingvo internacia“ estos finita.

Ankoraŭ unu afero devigas min komenci la eldonon de l’ kajeroj, pri kiuj mi parolis: malgraŭ l’ intenco, kiun mi esprimis en mia unua verko, komenci la eldonon de libroj ne pli frue ol estos finita la juĝo de l’ publiko je l’ lingvo, proponita de mi, — de ĉiuj flankoj venas postuloj, ke mi kiom eble pli rapide eldonu ian libron en la lingvo internacia, ke la publiko povu koniĝi tiun ĉi lingvon[4] ĉiuflanke, ĝin ellerni pli rapide kaj uzi ĝin. La nombro de tiuj ĉi postuloj estas tiel granda, ke mi ne povas jam aŭdi ilin silente. Eldonante la „Duan Libron de l’ lingvo internacia“, skribitan jam en tiu ĉi lingvo, mi donos al la dezirantoj sufiĉe da materialo por legi kaj la eblon tute bone ellerni la lingvon; esceptinte la tekston de l’ libro, kiu jam per si mem prezentos materialon por legi, en la libro estos ankaŭ pecoj sistemaj, por lerni kaj ripeti.

La tuta libro havos 5—6 kajerojn, en kiuj estos trovataj respondoj je ĉiuj demandoj, kiuj tuŝas la lingvon mem, ĝian konstruon, ĝian estontecon, kiel ĝin bone kaj fonde ellerni, kiel plej rapide kaj certe vastigi ĝian uzon en la mondo, — kaj cetere. Kiam la lasta kajero de l’ libro estos elirinta, tiam

  1. arkaika formo: tian.
  2. arkaika formo: kian.
  3. Ili neniam aperis; la kialon klarigas la sekvanta „Aldono al la Dua Libro“.
  4. Poste Zamenhof ne plu uzas liajn parolturnojn.