Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/240

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

II. B. Gazetartikoloj el

de lingvo internacia povas esti realigita pli bone, pli rapide, ol per Esperanto, tiam la aŭtoro de Esperanto aliĝos al tiu nova vojo kaj kune kun li espereble ankaŭ ĉiuj esperantistoj.)

3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas „nenies propraĵo“, nek en rilato materiala, nek en rilato morala.

Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.

4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ciuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola, unufojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj, fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo „Fundamento de Esperanto“ en kiu meniu havas la rajton fari (eĉ la plej malgrandan) ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj „tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de „Esperanto“. Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la „Fundamento de Esperanto“, ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate, imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de | la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.

(5. Pri ĉiuj duboj, kiuj aperas ĉe la uzado de la lingvo Esperanto, decidas ĉiam la Centra Komitato Esperantista, elektata de la esperantistoj de la tuta mondo en la internaciaj kongresoj esperantistaj. Ĉiuj decidoj de la Centra Komitato, tuŝantaj la dubajn demandojn de la lingvo estas devigaj por ĉiuj uzantoj de la lingvo Esperanto; ĉiuj decidoj, tuŝantaj la manieron de praktika agado, estas devigaj nur por tiuj personoj, kiuj deziras aparteni al la aktiva organizacio esperantista.)

5. (6.) Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas.