Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/241

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aliaj gazetoj 1905, 1906. — N-roj 114—116

Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.

(7. Por faciligi al la komencantaj esperantistoj la elekton de fideblaj libroj kaj gardi ilin kontraŭ uzado de libroj, kiuj instruas tute eraran lingvon, estas eldonita serio da libroj, kiuj portas sur si la aprobon de la aŭtoro de la lingvo. Tiu ĉi aprobo tamen havas nur la signifon de konsilo por la komencantoj, sed ĝi havas en si nenion devigan. Ĉiu esperantisto povas libere uzi ĉiun libron aŭ gazeton, kiun li deziras.)


N-ro 115.
Publika Danko al Michaux (kaj aliaj)

Wüster: Mich

„Lingvo Internacia“ X. 1905, n-ro 18, pag. 421.

En la daŭro de mia vojaĝo al la kongreso kaj revojaĝo de la kongreso kaj tiom pli en la tuta tempo de la kongreso mem mi ricevadis de ĉiuj flankoj tre multe da signoj de sincera amikeco, kiuj min tre tuŝis kaj restos ĉiam en mia memoro. Krom la partoprenantoj en la kongreso ankaŭ grandega multo da forestantaj esperantistoj el plej diversaj landoj kaj urboj esprimis al mi letere plej korajn bondezirojn kaj plej entuziasmajn gratulojn k.t.p. Ne havante la eblon danki ĉiun aparte, mi permesas al mi, esprimi per la gazetoj esperantistaj mian komunan koran dankon al ĉiuj miaj amikoj.

Apartan dankon mi esprimas al la eminentuloj kaj reprezentantoj de la urboj Parizo, Boulogne, Folkestone, Dover kaj Calais por la kora kaj honoranta akcepto, kiun ili sub mia adreso faris al la afero esperanta.

Sed la plej grandan dankon mi esprimas, en mia nomo kaj sendube ankaŭ en la nomo de ĉiuj esperantistoj, al s-ro A. Michaux kaj liaj helpantoj, al kies energia kaj senlaca laborado ni ŝuldas la tutan kongreson kaj la ĝojojn kaj sukcesojn, kiujn ĝi alportis al ni.

Uzante la okazon, mi sciigas ankaŭ la amikojn-esperantistojn, ke post kelka tempo eliros oficiala raporto pri la kongreso kaj tie estos montritaj la adresoj, sub kiuj oni devas sin turni kun ĉio, kio koncernas la „Provizoran Lingvan Komitaton“ kaj la „Provizoran Komitaton de Organizado“. La raporto ne povas esti pretigita tiel rapide, kiel ni dezirus, kaj la esperantistoj volu pardoni la prokraston.


1906

N-ro 116.
Klarigo (pri la Centra Oficejo)

Wüster: CO

„Oficiala Gazeto“ I. 1908/09, paĝ. 234—235.

„Esperantista Dokumentaro“, kajero dekunua (Febr. 1909), paĝ.9 — 10.

„The British Esperantist“ II. 1906, paĝ. 34.