II. B. Gazetarĉikoloj el
El leteroj kaj gazetoj mi vidas, ke kelkaj esperantistoj ne ĝuste komprenas la esencon de la Centra Oficejo kaj ili pensas, ke mi propravole fondis ian novan leĝdonantan komitaton. Tial mi devas iom klarigi la aferon.
La Centra Oficejo ne estas ia leĝdonanta komitato, ĝi estas simple oficejo, ĝi estas simple loko, en kiu koncentriĝas la laboroj de la du komitatoj, kreitaj de la Bulonja kongreso. La Kongreso kreis provizoran Lingvan Komitaton kaj provizoran Organizan Komitaton, sed ĝi donis neniajn monajn rimedojn, por ebligi al la ambaŭ komitatoj sukcesan laboradon; tiam troviĝis sindonaj kaj malavaraj esperantistoj, kiuj el sia propra poŝo donis (almenaŭ por la unua tempo) la necesan monon, luis apartan loĝejon, en kiu povus koncentriĝi la laboroj de la ambaŭ komitatoj, ĉiuj dokumentoj, ĉiuj leteroj, irantaj al la diritaj komitatoj; ili ankaŭ difinis kelkan salajron por aparta sekretario, kiu — kun konsento de la prezidantoj de ambaŭ komitatoj — devas plenumadi la necesan korespondadon, registradon k.t.p. Sekve la Centra Oficejo estas ne ia memstara leĝdonanta institucio, sed nur simple helpa oficejo por la ambaŭ komitatoj, kreita de la Kongreso.
Mi devas diri ankaŭ kelkajn vortojn pri mia persona rilato al la ambaŭ komitatoj. Pro la nunaj cirkonstancoj em mia patrujo, kiuj iafoje por longa tempo detranĉas min de la tuta mondo esperantista, kaj parte ankaŭ pro la stato de mia sano, kiu nun jam ne permesas al mi tiel multe labori eksterprofesie, kiel antaŭe, mi ne povas nun aktive partoprenadi en la laboroj de la ambaŭ komitatoj elektitaj de la kongreso, kaj tial mi petas, ke kun ĉio koncernanta la agadon de la komitatoj oni sin turnu ne al mi, sed al la prezidantoj de la diritaj komitatoj, nome:
a. Por la Lingva Komitato al s-ro rektoro Boirac;
b. por la Organiza Komitato al s-ro generalo Sebert.
Por konservado de bona ordo en la laboroj, estas utile, ke ĉiuj leteroj al ambaŭ prezidantoj, laŭ ilia propra deziro, estu direktataj al ili per la „Centra Oficejo“.
17. Februaro 1906.
„Lingvaj Respondoj“ (Plena Kolekto). Esperantista Centra Librejo, Paris. 1925, paĝ.81—82.
(Ekzistas kelkaj „Lingvaj Respondoj“, kiuj ne rilatas lingvajn demandojn en la propra senco de l'vorto kaj estas de ĝenerala intereso. llin mi pro tio akceptis en ĉi tiun libron. — Ke ili ne apartenas al la „Lingvaj