Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/245

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aliaj gazetoj 1907. — N-roj 118—121

„Estimata sinjoro! Mi havas la honoron raporti al vi, ke kaŭze de kuracado, rekomendita al mi de la kuracisto, mi en la nuna tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis al vi; mi ankaŭ sciigas vin, ke mi revenos hejmen post du monatoj, ne pli frue ol en la fino de Aŭgusto.“

Respondo 1. La Revuo 1906, Decembro.


N-ro 119.
Pri la lingvaj demandoj en „La Revuo“

„Lingvaj Respondoj“ (Plena Kolekto), paĝ. 82.

La anonco de „La Revuo“, ke „D-ro L. L. Zamenhof sola povas verki artikolojn pri la lingvo“, tute malĝuste naskis ĉe kelkaj legantoj la opinion, ke mi aŭ la redakcio de „La Revuo“ volas malpermesi al iu la paroladon pri diversaj demandoj tuŝantaj la lingvon! Nek mi, nek „La Revuo“ havis iam tian intencon. Se la redakcio decidis akcepti lingvajn artikolojn, venantajn nur de mi, tio ĉi estas privata afero de la redakcio, kaj ĝi faris tiun ĉi decidon ne laŭ interkonsento kun mi, sed simple laŭ sia propra deziro (kredeble por eviti polemikon kaj disputojn, aŭ eble por eviti konfuzon kaj malĝustajn lingvajn regulojn, kiujn ofte alportas artikoloj, verkitaj de ne sufiĉe spertaj aŭtoroj).

Respondo 9. La Revuo 1907, Februaro.


N-ro 120.
Pri miaj respondoj

„Lingvaj Respondoj“ (Plena Kolekto), paĝ. 82.

Multaj personoj turnas sin al mi kun diversaj demandoj. Respondi al ĉiu aparte estas por mi fizike ne eble. Tial mi petas, ke ĉiu, kiu opinias, ke respondo pri lia demando povus havi kelkan intereson ankaŭ por aliaj personoj, volu sendi sian demandon ne al mi, sed al la redakcio de „La Revuo". La redakcio elektos tiujn demandojn, kiujn ĝi opinios pli interesaj, kaj sendos ilin al mi, kaj tiam mi en iu el la venontaj numeroj respondos ilin en „La Revuo“.

Respondo 10. La Revuo 1907, Februaro.


N-ro 121.
Pri la stilo en miaj lastaj verkoj

„Lingvaj Respondoj“ (Plena Kolekto), paĝ. 79—81.

Parto de ĉi tiu respondo, „Vi ja scias... ne tute klara“, aperis en „Lingvo Internacia“ XII. 1907, n-ro 10, paĝ. 470—471.

Vi skribas, ke en miaj lastaj tradukitaj verkoj iufoje troviĝas frazoj malfacile kompreneblaj. Vi volis konvinki iun neesperantiston pri la bonega komprenebleco de Esperanto, vi