aliaj gazetoj 1907. — N-roj 121—122
anstataŭigi ĝin per esprimo pli bona: sed se ili, por ne malbeligi sian stilon, simple evitos tiajn frazojn, ili faros al nia lingvo tre malbonan servon. Kompreneble, en ĉi tio, kiel en ĉio alia, devas esti observata la deca mezuro. Ne tro krude, ne tro multe per unu fojo! Novaj esprimoj devas esti enkondukataj nur iom post iom, nerimarkeble. Krom tio ni devas memori, ke nia lingvo devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaŭ por la vivo; tial ofte (precipe en vivaj dramaj dialogoj) pli bona estas frazo ne tute logika kaj ne perfekte preciza, sed mallonga kaj viva, ol frazo perfekte preciza, sed enuige peza kaj tro kabineta.
Wüster: EG Rim Kelkaj
„Germana Esperantisto“ IV. 1907, n-ro 5, paĝ. 57.
En mia antaŭparolo al la germanaj vortaroj de la firmo Esperanto-Verlag, Möller kaj Borel, en la lasta linio estas erare presite „redaktataj“ anstataŭ „redaktitaj“. Bedaŭrinde tiu ĉi eraro kaŭzis malkompreniĝon, kaj tial mi devas doni kelkan klarigon.
La unua eldono de la diritaj vortaroj estis redaktita de mi, kaj ĉiuj novaj vortoj, kiuj tie aperis, estis donitaj de mi (kiel privata rekomendo). Sed kiam oni devis presi novan eldonon, tiam la eldonantoj, dezirante, ke ilia vortaro ne estu malpli plena ol diversaj aliaj esperantaj vortaroj, decidis enpreni en siajn vortarojn diversajn vortojn, kiuj estas komune uzataj en la esperanta literaturo, sed ne estis presitaj en la unua eldono de la germanaj vortaroj. Car la diritaj vortoj prezentas ne ian novan kreaĵon, sed simple nur vortojn komune konatajn kaj komune uzatajn, kaj tiujn vortojn la eldonantoj prezentis al mi manuskripte antaŭ la presado, tial, kiam la eldonantoj demandis mian opinion, mi respondis al ili, ke mi nenion havas kontraŭ la enpreno de la novaj vortoj, nek kontraŭ la elĵeto de kelkaj vortoj, kiuj al la eldonantoj ŝajnis malpli necesaj, nek kontraŭ la korekto de kelkaj eraroj de la unua eldono. Sed bedaŭrinde tiu ĉi fakto naskis la opinion, kvazaŭ mi „kreis novan serion da vortoj kaj ŝanĝis aŭ malaprobe forjetis aliajn vortojn“ kaj kvazaŭ la nova eldono de la vortaroj senvalorigis la antaŭan eldonon, Tiu ĉi opinio estas tute erara.
Ĉar la estontaj eldonoj de la germanaj vortaroj sendube enhavados ĉiam pli kaj pli da novaj vortoj, ĉerpitaj el la verkoj de bonaj esperantaj aŭtoroj, kaj ĉar mi, havante nenion kon-