Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por la leganto nenio jam estos ne klara: la societo tiam konos la tutan animon de l’ lingvo, ĝi tiam havos plenan vortaron kaj povos tute libere uzi la lingvon por ĉiaj celoj, kiel ĝi povas nun uzi ĝian riĉan kaj prilaboritan vivantan lingvon. La dependo de la lingvo de l’ volo aŭ de l’ talento de mia propra persono aŭ de ia alia aparta persono aŭ personaro — tute foriĝos. La lingvo tiam estos tuta[1] preta en ĉiuj plej malgrandaj siaj[2] partoj. La persono de l’ aŭtoro tiam tute foriros de la sceno kaj estos forgesita. Ĉu mi post tio ankoraŭ vivos, ĉu mi mortos, ĉu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, ĉu mi ĝin perdos, — l’ afero tute ne dependas de tio, kiel la sorto de ia vivanta lingvo tute ne dependas de l’ sorto de tiu ĉi aŭ tiu persono.

Multaj kredeble balancas senkrede la kapon, legante miajn vortojn. Kiel tio estas ebla, ili diras, ke en la tempo de unu jaro la lingvo estus tute kaj plene preta, tiel ke ĝi ne bezonus pli la laboron de l’ aŭtoro? Ke tiel grandega afero kiel la kreo kaj la enkonduko de lingvo tutmonda en la tempo de unu jaro tiel maturiĝus kaj fortiĝus kaj ricevus tian klaran, ne ŝanceleblan ordon, ke ĝi ne bezonus pli kondukanton! Sed mi esperas, ke jam post la dua aŭ la tria kajero la leganto vidos, ke mi ne fantazias.

La leganto ne pensu, ke en la libro, kiun mi intencas eldoni, li vidos iajn mirindaĵojn. Tiu, kiu kutimis estimi la aferojn ne laŭ ilia praktika signifo kaj efektiva indo, sed laŭ la mirindeco kaj nenatureco de ilia nasko, estos kredeble trompita en siaj esperoj, kiam, legante mian libron, li renkontos en ĝi sole aferojn simplajn kaj naturajn. Sed la rezultatoj de tiuj ĉi simplaĵoj estos, kiel laŭ mia espero la leganto poste vidos kaj konfesos, ke post la fino de l’ jaro

a) la lingvo estos finita kaj preta tute kaj plene, tiom, ke ĝi tute ne bezonos pli la laboron de l’ aŭtoro, kaj, kiel ĉiu el la vivantaj lingvoj, ĝi fariĝos tute sendependa de ia aparta persono;

b) la lingvo estos pli aŭ malpli senerara, ĉar ĝis tiu tempo ĝi jam estos trairinta la juĝon de l’ tuta mondo, kaj ĉiuj malbonaĵoj, kiuj povus esti trovitaj en tiu ĉi laboro, de unu persono, estos forigitaj per la konsiloj de l’ tuta mondo kune.

Legante la unuajn kajerojn de mia libro, multaj kredeble restos ne kontentaj, ĉar ili eble tie ne trovos respondojn je l’ demandoj, kiujn ili sendis; kaj ĉar lia propra demando en la okuloj de ĉiu estas la plej grava, multaj kredeble ekkrios: „Kion[3] li parolas sole pri aferoj tute sensignifaj, kaj pri l’ aferoj efektive gravaj li ne parolas eĉ unu vorton!“ La leganto oferu al mi iom da atendemo, ĉar ĝis la fino de l’ jaro ĉiuj

  1. eble (?) preseraro por „tute preta“.
  2. teksto: ĝiaj.
  3. teksto: kio.