aliaj gazetoj 1907. — N-ro 124
baldaŭ konvinkiĝis, ke la malsameco de la opinioj estas tiel grandega kaj interkonsentigi inter si la diversajn opiniojn estas tiel malfacilege, ke eĉ la plej senkulpa vojo de neologismoj povus nin enmeti en tre grandan danĝeron. Tial post tre longa korespondado kaj priparolado (por kiu mi eĉ speciale veturis Parizon kaj Bruselon) mi fine decidis forĵeti mian projekton. Sekve mia projekto de neologismoj, pri kiuj multaj esperantistoj aŭdis sub la tute malĝusta nomo de „reformoj“, nun ne estos prezentita al la Lingva Komitato. Mi atendos kun ĝi, ĝis venos tempo pli oportuna kaj ĝis ni havos plenan certecon, ke parolado pri neologismoj jam ne povas kaŭzi inter la esperantistoj ian konfuzon aŭ malpacon.
Sed se pri neologismoj, kiuj, nenion ŝanĝante nek rompante, prezentas por la lingvo nenian danĝeron, mi pli aŭ malpli frue eble ankoraŭ reparolos, — pri reformoj ni absolute neniam devas paroli (almenaŭ ĝis la tempo, kiam nia lingvo havos plenan leĝdonan sankcion de la registaroj). Dudek jaroj de nia praktika laborado montris, ke Esperanto tre bone taŭgas por ĉio, kion ni bezonas, kaj ke la vojo, kiun ni iras, estas bona; ni gardu do nin de ĉia tro frutempa deflankiĝo, antaŭ ol Esperanto atingis tute plenan venkon! Ĉar per serĉado de plibono, pri kiu ni fantazias, ni povus facile perdi la bonon, kiun ni posedas.
Nia ŝipo estas nun en la mezo de la maro! Gi iras bone kaj ĝi naĝas bonorde al sia celo. Tial ni gardu nin fari kun ĝi iajn eksperimentojn kaj elvoki malpacon inter la ŝipanoj en la mezo de la maro! Ni atendu, ĝis la ŝipo venos al la haveno!
Ne pro obstineco, ne pro malamo al progreso kaj ne pro aŭtora amo al mia verko mi tion ĉi parolas. Mi esperas, ke la amantoj de reformoj tion ĉi komprenos kaj ili oferos siajn personajn gustojn kaj opiniojn por la bono de nia afero. Se troviĝos tiaj malkontentuloj, kiuj ne volas tion ĉi fari aŭ kiuj obstine restas ĉe sia opinio, ke mi eraras, ke mi estas tro malkuraĝa kaj ke la bono de Esperanto nepre postulas reformojn, mi petas ilin, ke ili prezentu sian proponon ne al mi, sed al la Lingva Komitato. De mia flanko mi promesas, ke, kvankam mi ĉiam dirados al la Lingva Komitato mian opinion kaj ĉiam penados per admonoj deteni ĝin de ĉiu dangera aŭ neĝustatempa paŝo, mi tamen ĉiun bonorde ekzamenatan kaj leĝe voĉdonitan decidon de la Komitato ĉiam akceptos sen protesto.