Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/252

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

II. B. Gazetartikoloj el

1911

N-ro 125.
Pri mia Rilato al la Firmo Hachette

Wüster: Hach Ril

„Oficiala Gazeto“ III. 1910/11, n-ro 8, paĝ. 251—254.

„Dana Esperantisto“ IV. 1911, n-ro 2, paĝ. 9—10.

„The British Esperantist“ VII. 1911, paĝ. 69—70.

Antaŭ pli ol tri jaroj kelkaj personoj faris aferon, kiun mi ne povis aprobi. De tiu tempo oni komencis senĉesan serion da atakoj kontraŭ Esperanto kaj kontraŭ mi persone. Dum pli ol tri jaroj mi pacience legis ĉiujn insultojn kaj malverajn akuzojn, kaj mi silentis; verŝajne mi ankaŭ plue silentos, ĉar mi estas tro fiera kaj havas ankaŭ tro malmulte da libera tempo, por defendi min kontraŭ diversaj elpensoj de personoj, kiuj scias tre bone, ke ili diras malveron aŭ prezentas faktojn en malĝusta lumo, kaj kiuj post unu refutita malĝustaĵo baldaŭ elŝovus dek aliajn. Nur pri unu akuzo mi decidis nun doni malgrandan klarigon, ĉar mi konvinkiĝis, ke tiu akuzo trovis kredon eĉ ĉe personoj bonintencaj. Mi volas paroli pri mia rilato al la firmo Hachette.

Oni penis kredigi, ke Esperanto nepre bezonas reformojn, ke la esperantistoj tion komprenas, sed nur mi pro iaj personaj motivoj kontraŭstaras. Kvankam eĉ nun ankoraŭ oni tion ofte ripetas, la akuzantoj tamen scias tre bone, ke tio estas absoluta mensogo. Ĉiuj komprenas, ke plenan perfektecon de Esperanto neniu dezirus tiel forte kaj sincere, kiel mi, ĝia aŭtoro; ke se troviĝis bonaj homoj, kiuj grandanime prenis sur sin la plibonigon, mi povus esti nur tre danka al ili, kiel patro estus tre danka, se bonaj homoj volus senpage perfektigi kaj feliĉigi lian profunde amatan infanon, la revon de lia tuta vivo. Ĉiuj scias tre bone (ĉar tion distrumpetis miaj akuzantoj mem), ke kelkajn fojojn, kiam mi opiniis, ke venis la ĝusta tempo, por fari revizion de Esperanto, mi mem elpaŝis kiel iniciatanto (kompreneble en formo lojala); sed kiam mi konvinkiĝis, ke tio alportos al nia afero nur malbonon, mi retiris min malgraŭ ke min, neriĉan kuraciston, oni penis allogi per tre granda sumo da mono, kiu permesus al mi tute forĵeti mian profesion, vivi tute oportune kaj feliĉe, kiu liberigus min de ĉiuj zorgoj pri la morgaŭa tago kaj pri la estonta sorto de mia familio kaj kiu permesus al mi fordoni min plene kaj ekskluzive al miaj amataj idealoj. <ref>Estas al mi tre malagrable tuŝi tiun historion, pri kiu mi nun la unuan fojon parolas publike. La legantoj pardonu min, ĉar la cirkonstancoj devigas min tion fari. La propono de la mono ne