aliaj gazetoj 1911. — N-ro 125
Ĉar sekve ne al ĉiu oni povas facile kredigi, ke mi kontraŭbatalas reformojn pro persona oportuneco, tial oni uzas alian rimedon: apogante sin sur iam aperinta famo pri ia mistera kontrakto kun Hachette, oni skribas en libroj, gazetaj artikoloj kaj privataj leteroj, ke mi rifuzis reformojn tial, ke mi „estas ligita kun la firmo Hachette“. Kun plej senhonta konscienco oni rakontas, ke mi vendis Esperanton al Hachette, ke Esperanto estas monopolo de tiu firmo, k.t.p... . Sinjoroj!, Se iu el vi iam volis lerni Esperanton, aŭ instrui Esperanton, aŭ eldoni ian verkon en aŭ pri Esperanto; kaj mi aŭ la firmo Hachette malpermesis al li tion, — li elpaŝu kaj akuzu min publike! Vi scias tre bone, ke la rakontoj pri la venditeco de Esperanto al Hachette estas malnobla mensogo; vi scias tre bone, ke pri la lingvo Esperanto ĉiu el vi havas tute kaj plene tiujn samajn rajtojn, kiujn havas mi aŭ la firmo Hachette; vi konas tre bone la „misteran kontrakton“, ĉar mi neniam faris el ĝi ian sekreton. Pri tiu kontrakto mi povus rakonti al vi kelkajn interesajn aferojn, se mi volus imiti la agadon de niaj kontraŭuloj kaj nigrigi personojn, nur pro tio, ke ili apartenas ne al nia partio. Nun mi nur ripetos al vi tion, kion ĉiuj scias, t.e. la tuta terura, mistera kaj krima kontrakto konsistas sole kaj ekskluzive nur en tio, ke miajn personajn librojn (ne gazetajn artikolojn aŭ ion similan, sed ekskluzive nur librojn) mi promesis publikigi ĉiam per la firmo Hachette! [1]
Jen estas mia tuta krimo! Eĉ se tiu kontrakto prezentus por mi ian oportunaĵon, — kiu havas la rajton akuzi min pri tiu afero, kiu estas ja mia afero pure persona kaj nenion tuŝas Esperanton nek la esperantistojn? Sed miaj akuzantoj scias
- ↑ La rakontoj pri tio, ke mia kontrakto malpermesas al mi, publikigi artikolojn en aliaj gazetoj krom la „Revuo“, estas simple fantaziaĵo. Mi promesis al la direktoro de la „Revuo“ (libere, sen ia kontrakto), ke mi en ĉiu numero de lia organo publikigos parton de miaj tradukoj; sed mi neniam promesis al li (kaj tion li ankaŭ neniam diras) publikigi artikolojn nur en lia organo. Kiu el vi povas kun pura konscienco akuzi min pro tio, aŭ kiu el vi iom suferas de tio, ke en la tre malmultaj horoj, kiujn mi devus uzi por ripozo aŭ por mia familio, mi faras tradukojn por la „Revuo“, kiu pagas al mi por tiuj tradukoj kaj per tio donas al mi la eblon, plibonigi la vivon de mia familio kaj venadi ĉiujare al la kongresoj?
- ↑ estis ia malnoblaĵo de la flanko de la proponintoj, ĉar ili havis la plej bonan intencon; mia rifuzo ne estis ia heroaĵo de mia flanko, ĉar agi alie mi ne povis. Tial mi al neniu parolis pri tiu afero, kaj la unuan fojon mi rakontis pri ĝi private kaj nur unu jaron post la fakto, kiam oni faris al mi riproĉon, ke mi estas konservativa „pro financaj motivoj“.