II. B. Gazetartikoloj el
tre bone, ke la kontrakto (kiu ligas nur min, sed neniom ligas la firmon) tute ne estas ia oportunaĵo por mi, ke longe mi ne volis ĝin subskribi, ke se mi fine ĝin subskribis, mi faris tion ne pro mia profito, sed nur por fari servon al Esperanto, kiu tiam tre bezonis la apogon de ia solida firmo. Sekve se ekzistas en la mondo iu, kiu havus la rajton plendi pri tiu kontrakto, tio estas nur mi, mi sola. Sed mi ne plendas, ĉar mi scias tre bone, kiajn grandajn servojn la firmo alportis al nia afero.
Oni diras, ke Hachette pagis al mi por mia kontrakto ian grandan sumon da mono; oni diras, ke mi ricevas procenton de ĉiuj eldonoj de Hachette, ke mi sekve havas intereson zorgi pri la profitoj de la firmo k.t.p. Ĉio ĉi tio estas malnobla mensogo. Kiel al ĉiu alia aŭtoro, tiel ankaŭ al mi Hachette pagas nur por miaj personaj verkoj; sed neniam mi prenis de Hachette ian apartan pagon, ian donacon aŭ salajron; de la libroj eldonataj de Hachette, se ili ne estas verkitaj de mi mem aŭ kun mia kunlaborado kaj ne portas malkaŝe mian propran nomon, mi neniam ricevas eĉ unu centimon. Eĉ kiam por miaj propraj verkoj (presataj en la „Revuo“) Hachette en la komenco difinis al mi tro grandan pagon, kiun la enspezoj de la „Revuo“ ne povis kovri, mi baldaŭ poste per mia propra volo tion rifuzis (simple pro tio, ke mi ne volas esti ies morala ŝuldanto) kaj mi postulis, ke Hachette prenu al si la rajton, eldoni tiujn verkojn senpage en formo de libroj en tia nombro da ekzempleroj, ke ĉiuj elspezoj kovriĝu.
Kion do suferas la esperanta afero de mia fama, pure persona, kontrakto? Per kio ĝi povas influi la iradon de la esperanta afero? Se mi volus akcepti reformojn, fari tian aŭ alian agon, skribi tian aŭ alian artikolon, — per kio Hachette povus min malhelpi aŭ influi? Se mi dezirus publikigi ian libron, kiu ne estus oportuna por Hachette, la firmo havus nur la rajton ne eldoni ĝin, nenion pli; sed ĉiuj scias, ke tiam mi ja tre facile trovus alian firmon, kiu eldonus mian libron kun granda plezuro.
Miaj kontraŭuloj scias tre bone, ke se mi volus aliĝi al la reformistoj, ne sole neniu kaj nenio povus min malhelpi, sed mia situacio tiam estus multe pli bona ol nun. Se ili, ĉion sciante, tamen rakontas al la mondo, ke mia sintenado en la reforma afero estas kaŭzita de mia „ligiteco kun la firmo Hachette“ — ilin juĝu ilia propra konscienco,