aliaj gazetoj 1911. — N-roj 125—126
Wüster: Org
„Oficiala Gazeto“ III. 1910/11, n-ro 8, paĝ. 281—282.
„Lingvo Internacia“ XVI. 1911, n-ro 3, paĝ. 126—128.
„Dana Esperantisto“ IV. I911, n-ro 4, paĝ. 32-33.
„The British Esperantist“ VII. paĝ. 69.
Internacia esperantista kongreso estas antaŭ ĉio festo de la esperantismo kaj propaganda manifestado. Sed krom tio ĝi havas (aŭ almenaŭ devus havi) ankoraŭ alian tre gravan rolon: diskuti kaj decidi pri ĉiuj demandoj, kiuj koncernas nian tutan aferon kaj ne povas esti solvataj de apartaj personoj, societoj aŭ institucioj esperantistaj.
Ĉiu esperantisto estas homo libera, kaj neniu havas la devon partopreni en ia komuna esperantista entrepreno; sed la plimulto de la esperantistoj havas la deziron tion fari, ĉar ili konscias tre bone, ke Esperanto prosperas nur tiam, kiam ni laboros kune; tial apartaj personoj kuniĝas en grupojn kaj societojn, kaj la grupoj kaj societoj devas interkomunikiĝi, por priparoli kaj aranĝi entreprenojn komunajn. Tiel longe, kiel ni tion ne havos, ni ĉiam estos tute senfortaj, ĉar ĉiufoje, kiam aperos la neceso fari ian laboron komunan, troviĝos neniaj plenumantoj; ĉiu aparta persono aŭ societo diros: „mi estas tro malforta aŭ ne sufiĉe aŭtoritata“, aŭ: „mi ne volas labori sola por la tuta esperantistaro, ĉar eble oni povus rekompenci min nur per atakado aŭ nekompreno de miaj bonaj intencoj“. Se ni ne volas esti tute senfortaj, la esperantistaj grupoj kaj societoj devas en orda maniero, per rajtigitaj delegitoj, periode priparoli kaj aranĝi ĉiujn necesajn komunajn entreprenojn. La plej bonan rimedon por tio prezentas niaj internaciaj kongresoj.
Ĉar ĉiu esperantisto estas homo libera, neniu havas ankaŭ la devon alkonformigi sin al la volo kaj opinio de ĉiuj aliaj esperantistoj (se li nur ne ŝanĝas la lingvon laŭ sia bontrovo kaj ne perdas per tio la rajton sin nomi esperantisto); sed la plimulto de la esperantistoj havas la deziron alkonformigi sin al la volo kaj opinio de ĉiuj aliaj, ĉar ili konscias tre bone, ke nia afero postulas antaŭ ĉio plenan unuecon, kaj Esperanto progresos nur tiam, kiam siajn proprajn kapricojn, dezirojn aŭ opiniojn ĉiu esperantisto submetos al la deziro kaj opinio de la plimulto. Tial estas necese, ke pri ĉiu aperanta demando ni havu la eblon scii la veran opinion de la plimulto. Tiel longe, kiel ni tion ne havos, al ni ĉiam minacos anarĥio, ĉiam