II. B. Gazetartikoloj el
troviĝos personoj, kiuj diros, ke nur ilia opinio estas la opinio de la plimulto, kaj ke ĉia alia opinio estas nur maljusta altrudo aŭ provo de regado. Se ni deziras, ke la esperantistoj laboru en plena unueco, ni devas, de tempo al tempo, en orda maniero, ankaŭ per rajtigitaj delegitoj, esplori kaj publike klarigi pri diversaj aperantaj demandoj la deziron kaj opinion de la plimulto, kaj por tio ankaŭ la plej bonan rimedon prezentas niaj internaciaj kongresoj.
Bedaŭrinde ĝis nun niaj kongresoj ne povis plenumi sian agadan rolon, ĉar ili ne estis organizitaj kaj ne havis la eblon aranĝi aŭtoritatan voĉdonadon. Ni povis decidi nur pri demandoj plej malgravaj, kiujn oni povis solvi per aklamo; pri ĉio pli grava, pri kio la opinioj ne estis egalaj, ni nenion povis decidi, ĉar niaj decidoj, faritaj ne de orde elektitaj delegitoj, havus nenian valoron en la okuloj de la esperantistoj.
Por meti finon al tiu stato kaj doni al niaj kongresoj la eblon labori kun klaraj rezultatoj, mi proponas, ke oni enportu la malsupre donitan aldonon en la regularon de niaj kongresoj.
Ĉar ni ne havas ankoraŭ ian aŭtoritatan institucion, kiu povus pli rajte decidi pri mia propono, tial mi prezentas mian proponon al la Konstanta Komitato de la Kongresoj. Se ĝi aprobas mian proponon, tiam mi petas, ke ĝi publikigu sian decidon kiel eble plej baldaŭ en la Oficiala Gazeto, por ke al la Antverpena Kongreso ĉiuj esperantistoj povu jam prepariĝi laŭ la nova ordo. Aldono al la Regularo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto [1]
l.
Ĉiu decido de Internacia Esperantista Kongreso estas deviga
nur por la komunaj esperantistaj institucioj oficialaj, tio estas
por tiuj, kiuj estas kreitaj kaj subtenataj de la tuta esperantistaro.
Por la esperantistoj privataj ĝi havas valoron nur
moralan, montrante al ili la deziron aŭ opinion de la plimulto.
2.
Partopreni en la Kongreso kaj en ĝiaj diskutoj havas la
rajton ĉiu, kiu pagis la kotizon kaj submetiĝas al la Kongresa
Regularo; sed rajton de voĉdonado havas nur la regule elektitaj
delegitoj de esperantistaj grupoj aŭ societoj.
- ↑ Ĉi tiun proponon d-ro Zamenhof poste mem citas kiel proponon „Pri Rajtigitaj Delegitoj“.