aliaj gazetoj 1911. — N-roj 126—127
3.
Kiel delegito estas rigardata ĉiu persono, kiu prezentas al
la Kongresa Komitato rajtigan leteron, kiun, en la nomo de
la grupo aŭ societo, subskribis ĝia prezidanto kaj ne malpli
ol 25 membroj.
4.
Grandaj grupoj aŭ societoj povas elekti po unu delegito
por ĉiuj 25 membroj, malgrandaj grupoj aŭ izolitaj esperantistoj
povas, por elekto de delegito, kuniĝi kun aliaj grupoj.
Sed neniu havas la rajton, doni sian subskribon pli ol por
unu elekto.
5.
Ĉiu grupo povas elekti siajn delegitojn aŭ inter siaj propraj
membroj, aŭ inter aliaj esperantistoj, kiuj partoprenos en la
Kongreso. Ĉiu delegito havas tiom da voĉoj, kiomfoje po
25 anoj havas la grupoj aŭ societoj, kiujn li reprezentas.
6.
La tagordon de la Kongreso fiksas la Prezidanto de la
Konstanta Kongresa Komitato post interkonsiliĝo kun la aliaj
anoj de tiu Komitato, kaj li publikigas ĝin du monatojn antaŭ
la Kongreso en la Oficiala Gazeto, por ke ĉiuj societoj
kaj grupoj havu la eblon esprimi al siaj delegitoj sian opinion
pri la diskutotaj demandoj.
Se ia propono ne estas akceptita en la tagordon, ĝia aŭtoro havas la rajton, disdoni ĝin dum la Kongreso al la delegitoj de la Kongreso, kaj se ne malpli ol 20 delegitoj subskribas ĝin kiel diskutindan, la Kongresa Komitato devas enporti ĝin en la tagordon.
7.
Ĉiu tiu projekto estas nur provizora. En la Antverpena
Kongreso la rajtigitaj delegitoj diskutos kaj voĉdonos pri ĉiu
paragrafo aparte kaj faros en la projekto ĉiujn ŝanĝojn, kiuj
montriĝos utilaj.
„Lingvaj Respondoj“ (Plena Kolekto), paĝ. 33-35.
Efektive, ni ekstreme bezonas plenan vortaregon, kiu enhavus ne sole ĉiujn vortojn de la ordinara vivo, sed ankaŭ ĉiujn vortojn teknikajn de ĉiuj sciencoj, artoj kaj metioj, ĉiujn nomojn geografiajn, historiajn, personajn k.t.p.; nia Lingva Komitato farus al ni tre grandan servon, se ĝi per komuna laboro de