II. B. Gazetartikoloj el
ĉiuj siaj membroj pretigus tian vortaregon. Sed eldoni tian vortaregon kun karaktero oficiale fiksita, la Lingva Komitato nun ne povas kaj longe ankoraŭ ne povos, ĉar tia laboro estas ne sole tre malfacila kaj la kompetenta esploro kaj fikso de ĉiuj el la senlima multego da vortoj postulas multege da tempo kaj fortoj, sed tia laboro estus eĉ rekte malutila. Se tian grandampleksan fiksitan vortaregon, kiun povas krei nur tre longa kaj ĉiuflanka uzado kaj elprovado, ni volus pretigi teorie kaj „en rapideco“, ni tre danĝere enkatenigus nian lingvon, ni malpermesus al ĝi libere kaj sane disvolviĝi; ni perforte altrudus al la lingvo multajn formojn, kiuj al tiu aŭ alia kunlaboranto de la vortaro pro nesufiĉa elprovo en la unua momento ŝajnis bonaj, sed kiuj poste en praktika uzado povus montriĝi tute malbonaj. Tia konsidero estis interalie ankaŭ la kaŭzo, pro kiu mi, publikigonte mian unuan libron pri Esperanto, decidis forĵeti la tro grandan vortaron kaj tro abundan afiksaron, kiujn mi estis pretiginta teorie, kaj mi decidis publikigi vortareton nur tre malgrandan kaj nur plej necesan por la ordinara vivo, lasante ĉion alian al libera, iom-post-ioma ellaboriĝado. Sed se la Lingva Komitato ne povas doni al ni jam nun plenan vortaregon oficiale fiksitan, ĝi povas tamen fari ion alian (kaj parton de tio ĝi jam faris kaj faras): dividinte la grandegan laboron inter ĉiuj komitatanoj (el kiuj ĉiu nepre devas ion fari) kaj inter aliaj helpantoj, ĝi povas krei en ne tro longa tempo plenan vortaregon provizoran. Kiam tiu vortarego estos preta, ĝi servos kiel neoficiala kaj nedeviga konsilanto por ĉiuj, kiuj bezonas uzi tiun aŭ alian vorton aŭ nomon, sed ne povas aŭ ne volas mem ĝin elekti kaj ne havas la eblon serĉi en nia tuta literaturo, ĉu kaj kiamaniere iu jam uzis tiun vorton. Tiu „rapidece“ pretigita vortarego tute ne estus deviga: ĉiu, kiu trovus, ke tiu aŭ alia vorto estas malbona, havus plenan rajton uzi alian vorton; kaj poste la Lingva Komitato povus periode publikigadi listojn da vortoj, pri kiuj ĝi estos konstatinta, ke la vivo kaj kompetentula uzado fiksis por ili alian formon, ol kiun ili ĝis nun havis en la provizora vortarego; sed ĉiuj vortoj, kiuj oficiale ne estos anstataŭigitaj, restos uzeblaj. Tiamaniere la Provizora Vortarego kun ĝiaj estontaj periodaj Aldonoj restos ĉiam plej grava konsilanto por ĉiuj verkantoj, kaj el la vortarego provizora iom post iom elkreskos la estonta vortarego oficiale fiksita. — Mia ideo estas kompreneble nur teoria: ĉu ĝi estas efektiviginda kaj efektivigebla, — pri tio povas juĝi nur la estraro de la Lingva Komitato, kiu sola havas aŭtoritaton kaj sperton pri tiu demando; tamen mian respondon pri la vortarego mi donas