Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/259

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

publike por tio, ke niaj samideanoj havu okazon pripensi la aferon kaj eble esprimi ian utilan opinion, aŭ proponi sian helpon al la Komitato, se tiu lasta ĝin bezonus.

Respondo 58. Oficiala Gazeto IV. 1911, paĝ. 223.



1915

N-ro 128.
(Anonco pri Vendo de Aŭtoraj Rajtoj)

Wüster: Aŭt

„The British Esperantist“ XI. 1915, paĝ. 165.

(La gazeto ripetis ĉi tiun anoncon, senditan de d-ro Zamenhof la 15-an de Julio, en la Novembra numero XI. 1915, paĝ. 201.)

Pro kelkaj cirkonstancoj (kiuj havas karakteron pure personan kaj neniom koncernas la sorton de nia lingvo) mi deziras vendi por ĉiam la aŭtorajn rajtojn pri ĉiuj miaj verkoj (kompreneble nur en tiu grado, en kiu ili estas mia propraĵo). Kiu deziras aĉeti, volu sin turni al mi.

Julio 15. 1915.

L. L. Zamenhof,
Varsovio, str. Krolewska, No 41

(Komunikaĵojn oni povas adresi al B.E.A., kiu transsendos ilin tuj kiam eble.)

1917

N-ro 129.
Mi serĉas Eldoniston!

„The British Esperantist“ XIII. 1917, paĝ.4.

Mi deziras komenci sisteman tradukadon de diversaj plej famaj verkoj el la tutmonda literaturo. Sed bedaŭrinde mia financa situacio ne permesas al mi entrepreni tian laboron proprarimede: tial mi serĉas ian bonhavan eldoniston, kiu volus preni sur sin tiun entreprenon. Kiu havas la intencon, preni sur sin tiun aferon, volu min sciigi, en kia formo kaj sub kiaj kondiĉoj li deziras tion fari.