Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estos kontentigitaj. Se en unu de l’ unuaj kajeroj tiu aŭ alia demando estos jam ŝajne finita kaj liberigos la lokon por alia demando, tio tute ne devas pensigi, ke mi jam pli ne parolos pri ĝi. Ĉar pri multaj demandoj mi donos en la unuaj kajeroj sole mian personan juĝon, sed poste mi revenos al ili kaj donos la decidon finan, ricevitan per la juĝo de l’ publiko.

Pro la celoj de l’ afero la libro ne estos unu sistema verko, ĝi estos simple mia interparolo kun l’ amikoj de l’ lingvo internacia.

La kosto de ĉiu kajero estos 25 kopekoj. Kiu volas, ke mi sendu al li ĉiun venontan kajeron tuj, kiam ĝi estos preta kaj eliros el la presejo, tiu sendu al mi la koston de l’ venonta kajero tuj post la ricevo de l’ antaŭiranta.


Antaŭe ol fini la antaŭparolon, mi permesas al mi ripeti ankoraŭ la peton, kiun mi jam esprimis en mia unua verko: ĉiu pene juĝu la aferon, proponitan de mi, kaj ĉiu montru al mi la erarojn, kiujn li trovis en ĝi, aŭ la plibonigojn, kiujn li povas proponi. Se la leganto ne povas ankoraŭ tute bone ekkoni mian aferon el mia unua libreto, tiu ĉi mia dua libro povigos lin post kelka tempo ekkoni ĝin tute kaj ĉiuflanke. Ke mia afero venu al dezirinda celo, estas necese ne sole, ke la mondo diru sian juĝon pri tiu ĉi afero, sed ke mi sciu la juĝon de l’ mondo kaj povu ĝin uzi por mia laboro.

Dissendante mian unuan verkon al la redakcioj de l’ gazetoj, mi petis ilin alsendi al mi tiun numeron de l’ gazeto, en kiu estos kritiko de mia afero; sed bedaŭrinde tre malmultaj plenumis mian peton, kaj sciiĝi mem, kie, kiam kaj kio estis parolata pri mia afero, estas por mi tute ne eble[1]. Tial mi petas la legantojn de l’ gazetoj sendi al mi la numerojn, en kiuj ili legis ion pri l’ afero, proponita de mi, kaj jam antaŭe mi esprimas al ili mian koran dankon. Mi petas ĝin ne por mi, sed pro l’ afero.

Fine, antaŭ la komenco de mia interparolo kun la amikoj de l’ lingvo internacia, mi esprimas ankoraŭ unu fojon mian varmegan dankon al la publiko por la helpemo, kiun ĝi montris al mi; mi esperas, ke la kunsento de l’ publiko ne malvarmiĝos, sed konstante kaj senĉese kreskos, kaj post tre mallonga tempo venos al celo la afero, je kiu laboras ĉiuj sferoj de l’ homa societo.

I.

Antaŭ ĉio mi parolos kelkajn vortojn pri tiuj kritikoj, kiujn mi ĝis hodiaŭ aŭdis aŭ legis en gazetoj aŭ en leteroj al mi, kvankam

  1. teksto: ebla.