Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi devas antaŭsciigi la leganton, ke tiu ĉi punkto estas en miaj okuloj tre grava kaj poste mi ankoraŭ parolos pri ĝi pli vaste. Mi ne volus fari ian premon sur la juĝo de l’ publiko, kaj mi volus, ke la mondo kreu mem sian decidon en la afero, kiun mi proponis. Sed kelkaj kritikoj estis tiel skribitaj, ke mi ne povas tute silenti pri ili.

a) Unuj parolis pri l’ aŭtoro, anstataŭ paroli pri l’ afero. Ili aŭ ŝutis komplimentojn al la aŭtoro, rigardigis, kiom da malfacila laboro kredeble la afero min kostis, kaj, laŭdante la aŭtoron, ili preskaŭ tute forgesis paroli pri l’ utileco kaj la signifo de l’ afero kaj decidigi la publikon labori por ĝi; aliaj, ne trovante en mia verko la instruitan miksaĵon kaj la instruita-teorian filozofadon, kiujn ili kutimis renkonti en ĉia grava verko, timis, ke la pseŭdonima aŭtoro eble estas ne sufiĉe instruita aŭ ne sufiĉe merita, kaj ili timis esprimi decidan juĝon, pli multe penante malkovri, kiu estas la pseŭdonima aŭtoro. Por igi la kritikistojn tute apartigi la aferon de la aŭtoro, mi publike diras mem, ke mi ne estas multege instruita lingvisto, ke mi estas tute senmerita kaj ne konata en la mondo. Mi scias, ke mia konfeso malvarmigos multajn por la afero, sed mi volas, ke oni juĝu ne l’ aŭtoron, sed la verkon. Se la verko estas bona, prenu ĝin; se ĝi estas malbona — ĵetu ĝin. Per kia vojo mi venis al la kreo de mia lingvo kaj laŭ kiaj metodoj mi laboris, — mi ankoraŭ parolos, sed en unu de la venontaj kajeroj; ĉar laŭ mi tiu ĉi demando estas por la publiko sen signifo: por la mondo estas gravaj sole la rezultatoj.

b) Aliaj ekbrilis per senfinaj filozofadoj kaj skribis instruitajn artikolojn[1], tute ne pensinte kaj ne demandinte sin, ĉu ili parolas logike kaj afertuŝante. Anstataŭ provi praktike (kion fari estas tre facile), ĉu la lingvo, proponita de mi, taŭgas por internacia kompreniĝo, ĉu ĝi efektive al ĉiu donas la eblon esti komprenata de personoj alinaciaj, — ili parolis pri la fiziologio kaj historio de l’ lingvoj vivaj; anstataŭ provi per ilia propra orelo, ĉu mia lingvo estas bonsona aŭ ne, — ili teorie parolis pri leĝoj de bonsoneco; anstataŭ analizi, ĉu mi bone kreis la vortaron kaj ĉu oni ne povus fari ĝin ankoraŭ pli komprenebla kaj pli praktika, ili diris, ke la vortaro devas esti farita el radikoj Sanskritaj aŭ el vortoj, prenitaj mikse el ĉiuj lingvoj de l’ mondo. (La lingvo multe per tio ĉi perdus, fariĝinte tute ne komprenebla; sed kion ĝi gajnus, esceptinte la sennecesan instruitan eksteron? tion ĉi ili tute forgesis sin demandi.)

  1. arkaika formo: artikulojn.