Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/270

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

partetoj (ekzemple eïmatabömetobös), ke la plej bona volapükisto ne povos sin orienti en tiu ĉi sovaĝa labirinto. Tiel en Volapük ĝis hodiaŭ ankoraŭ nur tre malmultaj personoj povas paroli, malgraŭ ke ĝi ekzistas jam 10 jarojn, dum en la lingvo Esperanto, kiu ekzistas publike ne pli ol 2 jarojn, ĝiaj amikoj jam nun ofte kaj kun plezuro parolas inter si. Ĝi venas de tio, ke la lingvo Esperanto ne nomis sin preta, antaŭ ol kiam kun ĝi estis faritaj praktike multaj provoj de skribado kaj parolado.

Sed mi ne intencas analizi ĉiujn flankojn de Volapük, kaj mi transiros rekte al ĝiaj ecoj „absolute bonaj“. Tiajn ecojn la volapükistoj montras du: facileco kaj mallongeco.

(Daŭrigo.)1890, paĝ. 25—27. — La facileco de la Volapük estas la plej amata ĉevaleto, sur kiu ili elveturas al ĉiu okazo. „Schleyer montris al la mondo“, ili diras, „ke la homa lingvo povas esti simpligita kaj faciligita en tia grado, pri kiu la homoj, kutimintaj je ĉiuj malfacilaĵoj de la lingvoj naturaj, ne povis eĉ sonĝi. Schleyer venkis la plej ĉefan malfacilaĵon, kaj tiuj, kiuj eliris kun provoj post Schleyer, havis antaŭ si jam la plej gravan parton de la temo finitan, kaj al ili restis nur fari plibonigojn kaj perfektigojn“. Tiel parolas la partizanoj de sinjoro Schleyer. Kelkaj el ili, konantaj nek la historion de la demando, nek ĝian naturon, efektive mem kredas, kion ili parolas aŭ, pli ĝuste, kion ili ripetas laŭ vortoj de aliaj; aliaj konscias, ke ili parolas sensencaĵon, tamen, pro la bono de la Volapük, ili tion ĉi eterne ripetadas al la publiko, estante certaj, ke la plej granda parto de la publiko prenas ĉion kun kredo, ne dezirante kaj ne povante kritike sin teni al la demando. Sed ni rigardu, en kio konsistas tiu ĉi eksterordinara simpligo kaj faciligo de la lingvo, kiu, laŭ la vortoj de la volapükistoj, estas tia grandega merito de s-ro Schleyer. Kion respondos al ni la volapükistoj? „Aliaj lingvoj havas multajn deklinaciojn, — Volapük havas nur unu; aliaj lingvoj havas multajn konjugaciojn — Volapük havas nur unu; en aliaj lingvoj unu vorto estas de vira sekso, alia de virina, alia de neŭtrala, — en Volapük ĉiuj estas de unu sekso; aliaj lingvoj havas grandan amason da diversaj neregulaĵoj, — Volapük ilin ne havas!“ Efektive, tiu ĉi apartaĵo de Volapük, en komparo kun lingvoj naturaj, faras ĝian gramatikon senkompare pli facila ol la gramatiko de ĉiu alia lingvo. Sed ĉu estas en tio ĉi ia merito de s-ro Schleyer? Ĉu montris sin tie ĉi la frukto de lia genio, kiu ebenigis kaj faciligis la vojon al liaj „postirantoj“ (kiel la volapükistoj nomas inter aliaj ankaŭ la aŭtoron de la