Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/272

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

plej ĉefa merito. Mi faris tion ĉi ne, ĉar mi envius liajn laŭrojn aŭ volus malgrandigi lian indon; kontraŭe, mi alte estimas s-ron Schleyer kaj donas plenan konfeson al liaj grandegaj laboroj kaj al lia nobla deziro alporti utilon al la homaro. Mi pli ol iu alia scias, kian grandegan laboron kaj feran paciencon postulas la kreado de kiu ajn arta lingvo, kaj se en la laboro de s-ro Schleyer mi vidas malfeliĉan provon, konstruitan sur erara fundamento kaj ne havantan estontecon, mi en ĉiu okazo la laboron kaj la bonan deziron de s-ro Schleyer tenas tre alte. Sed mi ne povas vidi meriton tie, kie absolute nenia ekzistas. Cetere mi silentus pri tio ĉi, se ne la cirkonstanco[1], ke tiun ĉi malveran meriton de s-ro Schleyer kelkaj obstinaj liaj partizanoj uzas por batali kontraŭ la lingvo Esperanto. „La plej gravan“, ili diras, — „la facilecon de la gramatiko la lingvo Esperanto prenis de Volapük; la plej malfacila parto de la temo sekve jam estis solvita de Schleyer, kaj se ni forlasos Volapük’on, tio ĉi estos sendankeco de nia flanko kaj ni estos renegataj“. La amikoj de Volapük devas konsenti, ke ekster la facileco de la gramatiko la lingvoj Esperanto kaj Volapük havas inter si nenion komunan; kaj ĉar mi jam montris, ke tuŝante tiun ĉi facilecon de la gramatiko la lingvo Esperanto ne sole eltiris, sed ankaŭ ne povis eltiri ian utilon el la laboroj de s-ro Schleyer, ĉar tiu ĉi facileco (en tiu grado, en kiu ĝi sin trovas en Volapük) estas afero tute natura kaj ne povas esti ies merito, — tiel la sinjoroj volapükistoj konsentos, ke la lingvo Esperanto en ĉiu okazo havas meritojn tute ne malpli ol Volapük, — pri sendankeco sekve tie ĉi ne povas esti eĉ parolo. Kaj kio tuŝas la renegatecon, je kiu kelkaj volapükistoj riproĉas tiujn el iliaj estintaj kolegoj, kiuj transiris al Esperanto, tiu ĉi riproĉo estas entute pure infana kaj montras ne sufiĉe seriozan teniĝon al la afero: ni batalas ne por la aŭtoro de Volapük kaj ne por la aŭtoro de la lingvo Esperanto, sed por la ideo de lingvo tutmonda. Ni devas oferi la personon pro la ideo kaj ne la ideon pro la persono. Se ni konscias, ke ni estas sur malvera vojo, ni devas deiri de ĝi, por transiri sur la veran. Tiuj volapükistoj, kiuj kredas, ke Volapük estas vojo vera, devas resti al ĝi fidelaj; tiuj, kiuj ne scias kion elekti, povas labori egale por Volapük kaj Esperanto (ĉar pli bone estos se ni havus du lingvojn tutmondajn, ol se ni havos neniun); sed tiuj, kiuj defendas Volapük’on kaj batalas kontraŭ Esperanto nur tial ke ili timas esti nomataj renegatoj, montras per tio ĉi, ke ili ne havas ideon pri la

  1. teksto: zirkonstanco; cetere mankas iu vorto, kiel „ekzistus“ k. s.