Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/274

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

publiko ofte entuziasmiĝas, ne rimarkante, ke tio nemulta kio estas gajnata per la natureco de la gramatiko, estas cent kaj mil fojojn perdata per la sennatureco de la vortaro, kaj ke danke la vortaron[1] (kiu, kiel mi jam diris, estas la plej grava parto de l’ lingvo) Volapük estas ne sole ne pli facila ol la lingvoj naturaj, sed ankoraŭ multe pli malfacila ol ili! Kaj tamen de lingvo, kreita pripensite en kabineto kaj ne blinde de multaj generacioj, ni ja povis atendi, ke ĝi estos senkompare pli facila ol la lingvoj naturaj! Tiu stranga fakto, ke lingvo arta elvenis pli malfacila ol naturaj, kaj ke al s-ro Schleyer venis en la kapon disformigi kaj nove krei ne sole vortojn ĉiukonatajn, sed eĉ la nomojn proprajn, estas al multaj tute ne komprenebla. Efektive ĝi estas nur konsekvenco kaj rekta sekvo de la malfeliĉa gramatiko de Volapük, kiu devigis s-ron Schleyer konsekvence kaj senkompate disformigi ĉion, eĉ nomojn proprajn, ke ili nur ne venu en konflikton kun lia gramatiko. Unu ŝtono, ne bone metita en la fundamento, sekvigas jam post si ĉiam pli grandiĝantan malrektecon de la tuta konstruo. Sed mi ne volas tie ĉi analizi vaste la kaŭzojn, mi volis nur montri la fakton, ke Volapük ne sole ne estas pli facila ol la lingvoj naturaj, sed estas ankoraŭ pli malfacila ol ili, kaj ke tiuj, kiuj montras al la publiko la gramatikon de Volapük kaj sur tiu ĉi fondo parolas pri la facileco de la lingvo, silentante pri la vortaro, — aŭ sin mem trompas, aŭ trompas la publikon. Dume la facileco estas ja unu el la unuaj kondiĉoj, kiuj estas postulataj, por ke arta lingvo povu esperi neforflugantan sukceson. Homoj, kiuj entuziasmiĝas sub la impreso de reklamoj, komencas laboron, ne demandante sin, al kio ĝi kondukos; sed la tempo de entuziasmo jam forpasis, kaj la reklamoj, en kiuj la volapükistoj sin montris tiel lertaj, jam ne altiras, kaj nun, antaŭ ol komenci la lernadon de Volapük, kaj oferi por tio ĉi tutajn monatojn kaj jarojn, la homoj sin demandas: „kie mi havas la garantion, ke mia granda laboro ne estos perdita?“ kaj tial la nombro de la homoj, kiuj komencas la lernadon de Volapük, estas jam nun tre malgranda; kaj post kelkaj jaroj eĉ tiuj, kiuj ĝin ellernis, ĵetos ĝin, ĉar ili venos al la konvinko, ke laboron ili perdis multe kaj utilon Volapük alportis al ili nenian, ĉar neniu en la mondo ilin komprenas. Sed kun la lingvo Esperanto la afero estas tute alia: — danke la vortaron, kiu preskaŭ tute estas konata al ĉiu iom civilizita homo (kaj en la unua tempo por ni ja estas gravaj nur tiaj homoj, ĉar la sovaĝaj afrikanoi ja ne bezonas

  1. teksto: vortaro.