Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/275

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ankoraŭ lingvon tutmondan), — danke tiun ĉi vortaron la lingvo estas tiel facila, ke se vi oferis nur kvaronhoron por ekkoni la gramatikon de la lingvo, vi povas jam komenci la legadon de libroj kaj gazetoj en tiu ĉi lingvo, kaj se vi volos ankoraŭ facile tralegi (kaj ne labore lernegi) ian libron kun ekzercoj en tiu ĉi lingvo, — vi jam tute bone scios la lingvon, perdinte por tio ĉi nenian laboron! Danke tian konstruon, la nombro de la amikoj de la lingvo Esperanto konstante pligrandiĝados, ĉar ĉiu diros al si: „se la sorto eĉ ne volos, ke tiu ĉi lingvo fariĝu tutmonda, en ĉia okazo lernante ĝin mi nenion perdas, ĉar la lernado postulas de mi nenian laboron, kaj gajnon mi havas jam tiun, ke mi ricevas la eblon kompreniĝi kun la tuta civilizita mondo, kaj al tio ĉi mi, preskaŭ nenion oferante, helpas la efektivigon de granda afero. Vi vidas, sinjoroj volapükistoj, kiel ĉe pli proksima analizado staras la afero kun la laŭdata facileco de via Volapük, kaj kia granda diferenco en tiu ĉi rilato estas inter Volapük kaj Esperanto. Dum la ŝajna facileco de Volapük povis nur pase entuziasmigi la homojn sub la influo de laŭtaj reklamoj, la vera facileco de Esperanto garantias al ĝi, ke ĝi trankvile, paŝo post paŝo trabatos al si la vojon tra la tuta mondo.

(Daŭrigo.)1890, paĝ. 37—38. — Restas al mi nun ankoraŭ analizi la lastan bonan flankon de Volapük — ĝian mallongecon. En tiu ĉi punkto, mi diras ĝin tute malkovrite, la Volapük staras absolute pli alte ol la lingvo Esperanto. Tio ĉi estas la sola batalilo, per kiu la volapükistoj povas batali kontraŭ la „Internacia“. Sed ni analizu la veran signifon de tiu ĉi mallongeco de la lingvo. Ĉu ĝi estas ia aparta genia penso de sinjoro Schleyer? Ne, ĉiu, kiu volus krei ian artan lingvon, komprenas tre bone, ke la vortoj ne devas esti intence farataj longaj, se ili povas esti mallongaj. Ankaŭ la aŭtoro de la Esperanto deziris, ke la vortoj en tiu ĉi lingvo estu la plej mallongaj, kaj ke la esprimado de pensoj estu en ĝi almenaŭ tiel mallonga, kiel en la lingvo hebrea. Sed kelkaj tre gravaj aferoj malhelpis lin en la plenumo de sia deziro: la vortoj devis esti kompreneblaj, klare diferencaj en la parolado unu de la alia kaj bonsonaj, kaj la nombro de la vortoj ellernotaj devis esti la plej malgranda. Tiuj ĉi tre gravaj postuloj, kiujn la lingvo devis plenumi, jam absolute ne permesis doni al ĝi formon ideale plej mallongan. Sed por sinjoro Schleyer la diritaj leĝoj tute ne ekzistis, kaj tial ĝi estas tute komprenebla, ke li ne sole tre facile povis doni al sia lingvo pli mallongan formon ol Esperanto, sed li eĉ devis ĝin fari; ĉar se oni