Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/281

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kondiĉaj sonoj, per kiuj li tute precize kompreniĝadis kun siaj plej proksimaj najbaroj, — kiel do ne venis al ili en la kapon konsentiĝi inter si, ke unu el tiaj kolektoj da kondiĉaj sonoj estu enkondukita por la reciproka kompreniĝado inter ĉiuj, simile al tio, kiel por la plimulto de la kulturaj popoloj estis enkondukita jam longe unu kondiĉa kolekto da mezuroj, unu kondiĉa alfabeto, unuj kondiĉaj muzikaj signoj k.t.p.!“ Niaj posteuloj indignos, kiam ili ekscios, ke la homojn, kiuj penadis pri la enkonduko de komuna lingvo, la samtempuloj montradis per la fingroj, kiel maniulojn, bubojn, ne meritantajn la nomon de seriozaj homoj; ke pri tiuj ĉi homoj ĉiu malplenkapulo povis spritadi en la gazetoj, kiom li volis, kaj troviĝis neniu, kiu dirus al tiuj malplenkapuloj: „vi povas trovi tiujn ĉi ideojn plenumeblaj aŭ ne plenumeblaj, — sed moki ilin, eĉ ne konatiĝinte kun ili, estas honte, sinjoroj!“ Kore ridegos niaj posteuloj, kiam ili aŭdos tiujn naivajn kontraŭparolojn, kiujn multaj el niaj samtempuloj faradis kontraŭ la ideo de lingvo internacia entute kaj de lingvo arta speciale. Simile al tio, kiel ni kun rideto de kompato rilatas al tiu el niaj pra-praavoj, kiu antaŭ kelke da miljaroj eble protestis kontraŭ la enkonduko de arta alfabeto, kriante kun la aplombo de instruitulo, sed tute senpruve, ke rimedo por la esprimado de niaj pensoj estas objekto organa, natura, kreita de la historio (skribado per hieroglifaj desegnaĵoj) kaj ne povanta „esti kreita en kabineto“, — tiel niaj posteuloj mokados tiujn niajn samtempulojn, kiuj nur pro tiu nenion diranta cirkonstanco, ke la nunaj lingvoj kreiĝis blinde per si mem, aŭtoritate certigas, ke lingvo ne povas esti kreita arte. „Ĝis nun ne estis, sekve ne povas esti!“ — „Kiel mi povas kredi“, diros en la venonta centjaro ia dekjara lernanto al sia instruanto, „ke ekzistis homoj, kiuj neadis la eblecon de ekzistado de arta lingvo, kiam antaŭ ilia nazo tia lingvo jam ekzistis, havis jam riĉan literaturon kaj bonege plenumadis jam en la praktiko ĉiujn funkciojn, kiujn oni povas postuli de lingvo internacia, kaj tiuj ĉi sinjoroj, anstataŭ babiladi ĉiam teorian sensencaĵon, bezonis nur malfermi la okulojn kaj ekrigardi! Ĉu estas eble, ke homoj maturaĝaj parolus ĉiam frazistan sensencaĵon pri ia diferenco de la voĉaj organoj ĉe la popoloj, kiam ĉiu infano vidis sur ĉiu paŝo membrojn de unu popolo, bonege parolantajn en la lingvo de alia popolo!“ Kaj la instruanto respondos: „ĝi estas efektive nekredebla, kaj tamen ĝi tiel estis!“

Cetere en la nuna tempo en la afero de lingvo internacia la rutino kaj spirita inercio komencas iom post iom cedadi al la sana prudento. Jam longe tie aŭ aliloke en diversaj gazetoj