Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/284

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fortiĝado kaj plena ekflorado: dank’ al la neceseco ellernadi diversajn fremdajn lingvojn, oni nun malofte povas renkonti homon, kiu posedus perfekte sian patran lingvon, kaj la lingvoj mem, konstante kunpuŝiĝante unuj kun la aliaj, ĉiam pli kaj pli konfuziĝas, kripliĝas kaj perdas sian naturan riĉecon kaj ĉarmon; sed kiam ĉiu el ni devos ellernadi nur unu fremdan lingvon (kaj ankoraŭ tre facilan), ĉiu el ni havos la eblon ellerni sian lingvon fonde, kaj ĉiu lingvo, liberiĝinte de la premado de multaj najbaroj kaj konservinte plene por si sola ĉiujn fortojn de sia popolo, disvolviĝos baldaŭ plej potence kaj brile.

La dua motivo, kiun elmetas la malamikoj de lingvo internacia, estas la timo, ke kiel lingvo internacia estos eble elektita ia el la lingvoj naciaj kaj ke tiam la homoj ne alproksimiĝos al si reciproke, sed simple ia unu popolo dispremos kaj englutos ĉiujn aliajn popolojn, dank’ al la grandega superforto, kiun[1] ĝi ricevos super ĉiuj aliaj popoloj. Tiu ĉi motivo estas ne tute senfundamenta; sed ĝi povas esti elmetita nur kontraŭ tia aŭ alia nepripensita kaj malĝusta formo de lingvo internacia. Tiu ĉi motivo kompreneble perdas ĉian signifon, se ni turnos atenton, ke lingvo internacia povas esti kaj estos nur ia neŭtrala lingvo, kiel ni malsupre montros.

Sekve se ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la ebleco aŭ neebleco de la enkonduko de lingvo internacia (pri tiu ĉi punkto ni parolos malsupre), se ni supozos, ke la enkonduko de tia lingvo dependas nur de nia deziro; kaj se ni esceptos ian kriantan erarpaŝon en la elekto de la lingvo, ĉiu devas konsenti, ke pri malutilo de lingvo internacia neniel povas esti eĉ la plej malgranda parolo. Sed la utilo, kiun tia lingvo alportus al la mondo, estas tiel grandega kaj videbla por ĉiu, ke pri tio ĉi ni propre ne bezonus paroli. Tamen kelke da vortoj ni diros pri tio ĉi, se eĉ simple pro pleneco de nia analizo.

Ĉu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la homaron tiel neatingeble alte super ĉiuj aliaj bestoj, kiuj ja en efektiveco estas konstruitaj laŭ tiu sama tipo, kiel la homo? La tutan nian altan kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al unu objekto: al la posedado de lingvo, kiu ebligis al ni la interŝanĝadon de pensoj. Kio estus kun ni, fieraj reĝoj de la mondo, se ni ne povus lingve komunikiĝadi unuj kun aliaj, se sian tutan scion kaj inteligentecon ĉiu el ni devus de la komenco mem ellaboradi al si mem, anstataŭ faradi uzon — dank’ al interŝanĝo de pensoj — de la jam pretaj fruktoj de la sperto kaj diversaj scioj de tutaj miljaroj, de tutaj milionoj kaj miliardoj

  1. teksto: kiujn