Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/295

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por ĉiu persono kaj nombro, kaj al tio ĉi en ĉiu tempo kaj en ĉiu modo apartan novan serion da tiuj ĉi finiĝoj, se ĉiuj tiuj ĉi finiĝoj estas ja tute superfluaj, ĉar la pronomo, kiu staras antaŭ la verbo, jam tute sufiĉe montras ĝian personon kaj nombron?

La ortografio en la plimulto da lingvoj (kaj al tio ĉi la plej multe ĝuste en tiuj lingvoj, kiuj la plej multe havas da ŝancoj por esti elektitaj kiel internaciaj) prezentas veran krucon por la lernanto: en unu vorto la donita litero estas elparolata, en alia ĝi ne estas elparolata aŭ estas elparolata alie, en unu vorto la donita sono estas skribata tiel, en alia vorto alie.… Tutajn jarojn devas uzi franco aŭ anglo por tio, ke li ekpovu regule skribi en sia patra lingvo! Radikale ŝanĝi tiun ĉi ortografion estas absolute ne eble, ĉar tiam grandega multo da vortoj, kiuj diferencas unu de alia aŭ neniel, aŭ nur per ia apenaŭ rimarkebla nuanco en la elparolado, fariĝus en la skribado tute nediferencigeblaj unu de alia. La lingvo arta donis al ĉiu sia litero klaran, severe difinitan kaj ĉiam egalan elparoladon, kaj dank’ al tio en la lingvo arta la demando de ortografio tute ne ekzistas, kaj jam post kvarono da horo da sinokupado je la arta lingvo (t. e. simple post la konatiĝo kun ĝia plej simpla alfabeto) ĉiu skribos en ĝi diktaton tute senerare, dum en lingvo natura li atingos tion ĉi nur post tutaj jaroj da malfacila kaj enua laborado.

Jam el tiuj kelkaj ekzemploj, kiujn ni donis, vi povas ricevi ideon pri tio, kian grandegan faciligon donas al la lingvo la enmiksiĝo de konscia arto. Ni povus citi kompreneble ankoraŭ multe da aliaj ekzemploj, ĉar sur ĉiu paŝo ni renkontas en la lingvoj naturaj grandegajn malfacilaĵojn kaj konfuzaĵojn, kiuj en lingvo arta estas aŭ tute elĵetitaj kiel superflua balasto, aŭ alkondukitaj al ia unu aŭ du mallongaj vortetoj aŭ reguloj, sen ia eĉ plej malgranda difekto por la fleksebleco, riĉeco kaj precizeco de la lingvo. Tamen ni ne parolos pli pri tio ĉi, sed ni diros sole tion, ke la tuta gramatiko de la lingvo Esperanto konsistas tuta nur el 16 mallongaj reguletoj, kiujn ĉiu povas bonege ellerni en la daŭro de duonhoro! Post unu sola duonhoro da laborado super Esperanto la lernanto en tia grado ekposedas la tutan gramatikon kaj tutan konstruon de la lingvo, ke al li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo da vortoj! Por kompreni kaj taksi la tutan gravecon de tio ĉi, imagu al vi, ke vi entreprenis la ellernadon de ia lingvo natura kaj ke post kelke da jaroj da pacienca laborado vi fine venis al tio, ke vi ekposedis la konstruon de la lingvo en perfekteco kaj ke vi estas certaj, ke vi jam plu neniam povas fari en tiu ĉi lingvo ian gra-