Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/296

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

matikan aŭ ortografian eraron, kaj ke vi nun jam bezonas simple lernadi kiom eble pli da vortoj, — vi ja tiam sentus vin feliĉa kaj dirus, ke la plej malfacilan kaj plej enuan parton de la laboro vi jam pasis… Ĉu ne vere? En la lingvo Esperanto vi atingas tion ĉi jam post duonhoro da laborado!

Sekve se Esperanto havus eĉ nur tiun econ, pri kiu ni supre parolis, t. e. grandegan facilecon kaj regulecon de la gramatiko kaj ortografio, ni jam devus diri pri ĝi, ke ĝi estas multajn fojojn pli facila, ol ĉiu lingvo natura. Sed per tio ĉi ne finiĝas ankoraŭ la facileco de la lingvo Esperanto. Kiam vi venis al tio, ke al vi restas jam nur simpla ellernado de vortoj, vi eĉ tie ĉi renkontos ankoraŭ grandegajn faciligojn. Tiel ekzemple jam la reguleco mem de la lingvo donas al vi grandegan ekonomion en la nombro de la vortoj, kiujn vi bezonos lerni; ĉar sciante de la vorto la formon substantivan, vi jam antaŭe, kaj sen ia lernado, scias ankaŭ ĝian adjektivon kaj ĝian adverbon kaj ĝian verbon k.t.p., dum en ĉiu lingvo natura tre multaj esprimoj havas por ĉiu parto de parolo apartan vorton (ekzemple: parler, oral, verbalement). Havante plenan kaj ne limigitan rajton kunigi ĉian vorton kun ĉia prepozicio kaj kun ĉia alia vorto, vi estas liberigitaj de la lernado de multego da vortoj, kiuj en la lingvoj naturaj havas por si apartajn radikojn nur tial, ke tia aŭ alia kunigo de vortoj estas ial ne permesita. Sed krom tiuj ĉi naturaj vortfaraj oportunaĵoj, kiujn la lingvo Esperanto havas, vi trovos en ĝi ankoraŭ apartajn, tiel diri artajn rimedojn, kiuj enkondukas grandegan ekonomion ĉe la lernado de la vortoj. Tiaj ekzemple estas ĝiaj sufiksoj kaj prefiksoj, el kiuj ni citos nur kelkajn pro ekzemplo: la prefikso „mal“ donas al la vorto sencon rekte kontraŭan („bona“ bon — „malbona“ mauvais), — sekve sciante la vortojn „bona, mola, varma, larĝa, supre, ami, estimi“ k.t.p., vi jam mem povas formi la vortojn „malbona, malmola, malvarma, mallarĝa, malsupre, malami, malestimi“ k.t.p., aldonante al la vorto jam konata de vi nur la prefikson „mal“; la sufikso „in“ signifas la virinan sekson („patro“ père — „patrino“ mère), — sekve sciante la vortojn „patro, frato, onklo, fianĉo, bovo, koko“ k.t.p., vi jam estas liberigitaj de la lernado de la vortoj „patrino, fratino, onklino, fianĉino, bovino, kokino“ k.t.p.; la sufikso „il“ signifas ilon („tranĉi“ trancher — „tranĉilo“ couteau), — sekve sciante la vortojn „tranĉi, kombi, tondi, pafi, sonori, plugi“ k.t.p., vi jam mem scias la vortojn „tranĉilo, kombilo, tondilo, pafilo, sonorilo, plugilo“ k.t.p. Da tiaj vortopartetoj, kiuj treege malgrandigas la vortaron de la lingvo, ekzistas ankoraŭ multaj aliaj.