Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/303

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne trovas necesa eniĝi en tio, pri kio ili skribas, kaj kontentiĝas nur per tio, ke ili havas la eblon regali la legantojn per ridinda novaĵo aŭ fari spritaĵon. Sciu do, ke ĉio tio, kio ĉiutage estas alportata al vi de la gazetoj sub la laŭta nomo de „novaj lingvoj internaciaj“, estas nur projektoj, en rapideco kaj sen sufiĉa pripenso elbakitaj projektoj, kiuj de realiĝo staras ankoraŭ tre kaj tre malproksime. Tiuj ĉi projektoj aperas jen en formo de mallongaj folietoj, jen eĉ en la formo de dikaj libroj kun la plej laŭtaj kaj multepromesaj frazoj, — aperas kaj tuj malaperas de la horizonto, kaj vi jam plu neniam aŭdas ion pri ili; kiam la aŭtoroj de tiuj ĉi projektoj alpaŝas al ilia realigado, ili tuj konvinkiĝas, ke tio ĉi estas tute ne laŭ iliaj fortoj kaj ke tio, kio en teorio ŝajnis afero tiel facila, en la praktiko montriĝas tre malfacila kaj neplenumebla. Kial la efektivigo de tiuj ĉi projektoj estas tiel malfacila kaj tial ĝis hodiaŭ aperis sole nur du efektive pretaj kaj vivipovaj lingvoj — pri tio ni parolos malsupre, kaj dume ni nur turnas vian atenton sur tion, ke da lingvoj artaj ĝis nun ekzistas sole nur du kaj sekve, se la kongreso hodiaŭ efektiviĝus, ĝi jam el la ekzistantaj artaj lingvoj havus por elekto nur du. La problemo de la kongreso estus sekve jam tute ne tiel malfacila, kiel povus ŝajni de la unua rigardo. Kian el tiuj ĉi du lingvoj elekti — la kongreso ankaŭ ne ŝanceliĝus eĉ unu minuton, ĉar la vivo mem jam longe solvis tiun ĉi demandon en la plej senduba maniero kaj Volapük ĉie estas jam elpuŝita de la lingvo Esperanto. La pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük estas tiel frapante granda, ke ĝi falas al ĉiu en la okulojn tuj de la unua rigardo kaj ne estas malkonfesata eĉ de la plej fervoraj volapükistoj. Estos sufiĉe, se ni diros al vi la jenon: Volapük aperis tiam, kiam la entuziasmo de la publiko por la nova ideo estis ankoraŭ tute freŝa, kaj Esperanto, dank’ al financaj malfacilaĵoj de la aŭtoro, aperis antaŭ la publiko kelkajn jarojn pli malfrue kaj renkontis jam ĉie pretajn malamikojn; la volapükistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta, pure amerika reklamo, kaj la esperantistoj agadis la tutan tempon preskaŭ tute sen iaj materialaj rimedoj kaj montradis en sia agado grandegan nelertecon kaj senhelpecon; kaj malgraŭ ĉio de la unua momento de la apero de Esperanto ni vidas grandegan multon da volapükistoj, kiuj transiris malkaŝe al Esperanto, kaj ankoraŭ pli grandan multon da tiaj, kiuj, konsciante, ke Volapük staras multe pli malalte ol Esperanto, sed ne dezirante montri sin venkitaj, tute defalis de la ideo de lingvo internacia entute, — dume en la tuta tempo de ekzistado de Esperanto (13 jaroj) nenie