Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

homoj okupos sole 4 monatojn, kaj tio, kio estas neebla por unu persono, estas ludilo por grupo da personoj.

Al ĉiuj amikoj de l’ lingvo internacia mi ripetas ankoraŭ mian peton: ne forgesu la promesojn kaj kolektu ilin kie kaj kiom vi povas. Multaj pensas, ke ili ne devas sendi promeson, ĉar „la aŭtoro eĉ scias, ke ili ellernos aŭ jam ellernis la lingvon“! Sed la promeso estas necesa ne por mi, sed por la statistiko. Se iu eĉ skribis al mi kelkajn leterojn en la lingvo internacia, mi ne povas lin nomi internaciisto, ĝis li ne sendis al mi sian promeson. Ne diru, ke de unu aŭ kelkaj promesoj la grandega nombro ne pleniĝos: ĉiu maro estas kreita de apartaj gutoj, kaj la plej granda nombro devas kaj povas esti ricevita el apartaj unuoj. Memoru, ke se eĉ la esperata nombro estas ne ricevota, vi nenion perdas, sendante la promeson[1].

N-ro 3.
1888

Aldono al la „Dua Libro de l’ lingvo Internacia“

Wüster: Ald

„Aldono al la «Dua Libro de l’ lingvo Internacia»“, eldono 1889 de Kelter, Varsovio, paĝ. 1—22.

Fotografa reproduktaĵo 1925 de la eldono 1889 de Kelter; eldonita de la Centra Oficejo en Parizo, paĝ. 1—22.

Einstein, „La Lingvo Internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprache-Problems“. Nürnberg 1888, paĝ. 40—55.

(Ĉi tiu aldono povas esti lokata nur ĉi tie inter la antaŭparoloj, ĉar ĝi klarigas pli detale la enkondukajn vortojn al la „Unua Libro“ kaj „Dua Libro“.)

En mia unua libro mi petis ĉiujn amikojn de l’ lingvo internacia esprimi sian[2] juĝon pri la lingvo kiun mi proponis, montri al mi ĉiujn erarojn, kiujn ili trovis en ĝi, kaj ĉiujn plibonigojn, kiujn ili povas proponi, kaj helpi min tiel doni al la lingvo la plej bonan formon, ĉar la finan formon mi intencis doni al la „Lingvo Internacia“ ne pli frue ol en la fino de l’ jaro 1888, pripensinte kaj provinte antaŭe ĉiujn juĝojn kaj proponojn, kiuj estus senditaj al mi ĝis tiu tempo. En la „Dua Libro“ mi diris, ke por fari la lingvon libera de ĉiuj personaj eraroj, estus dezirate, ke ia instruita societo prenu en siajn manojn la sorton de l’ lingvo kaj, aŭskultinte la konsilojn de kompetentaj[3] personoj, ĝi donu al la lingvo la finan

  1. Ĉi tie, sub III, venas la gramatika parto.
  2. teksto: ilian.
  3. teksto: kompotentaj.