Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/315

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La n-ro 9 („hispana“ broŝuro) pri „homaranismo“ 1913 ja aperis sub la nomo de Zamenhof, sed ne povas esti dubo pri tio, ke ankaŭ ĉio, kion ampleksas la n-roj 3—8 de la jaro 1906 en ĉi tiu parto III, estas verkita de Zamenhof mem, kvankam la n-roj 3, 4, 6, 7, 8 aperis anonime aŭ pseŭdonime. La n-ro 6 estas letero privata; do, li en ĝi povis nomi sin kiel aŭtoron. Pro la principo, kiun mi jam aludis en mia antaŭparolo (paĝ. 7) mi envicigis la tutan materialon, kvankam ĝi enhavas ankaŭ leterojn, en ĉi tiun parton III.

N.B. Mi atentigas pri tio, ke (laŭ mia noto al n-ro 5) n-ro 3 en manuskripto estis preta minimume jam 1901!

Estis necese represigi ankaŭ la tutan numeron 9, ĉar la enhavo kelkfoje esence diferenciĝas de la enhavo de la unua rusa broŝuro (n-ro 6) pri homaranismo[1].

Mi rekomendas al ĉiuj, kiuj volas studadi la tutan demandon pri „hilelismo“-„homaranismo“ pli detale, ke ili tre atente legu ankaŭ la leterojn, kiuj troviĝas en parto V sub la n-roj 289—296, 334, 367—368, el kiuj evidentiĝas i.a. ankaŭ la Zamenhofeco de la sekvantaj n-roj 3, 4, 6, 7, 8 en ĉi tiu parto III.


Cetere en ĉi tiu kolekto ne estas sufiĉa spaco, por detale priparoli la homaranisman ideon de Zamenhof. Ĝi bezonas specialan esploron, kaj mi antaŭvidas, ke ĝi precipe vekos la specialan intereson de la tuta samideanaro, ne nur de la hebreaj esperantistoj.


Ke mi povis publikigi la tre gravajn n-rojn 3—8, tion mi ankaŭ dankas al s-ro N. Nekrasov, kiu en la biblioteko en Moskvo kopiis por mia kolekto la tre gravajn, maloftajn, el la biblioteko neforsendeblajn kaj ne plu aĉeteblajn broŝuretojn kaj artikolojn, tiamaniere (same kiel por la parto V) bonege kompletigante mian kolekton.

*       *
*


N-ro 3.
Dogmoj de Hilelismo[2]

„Ruslanda Esperantisto“ II. 1906, n-ro 1 (Januaro).

Samtempe ili aperis depresitaj kiel aparta broŝureto.

La senĉesa reciproka batalado de la diversaj gentoj kaj religioj en la vasta Rusuja regno, la kriantaj maljustaĵoj kaj

  1. Mi proponas por n-ro 6 la nomon „rusa broŝuro“ kaj por n-ro 9 „hispana broŝuro“.
  2. La redakcio de „Ruslanda Esperantisto“ estis ricevinta ĉi tiun artikolon en formo de letero de la „unua rondeto hilelista“.