Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/316

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

perfortaĵoj, kiuj ĉiutage kaj sur ĉiu paŝo estas farataj de la plimulto de loĝantaro kontraŭ la malplimulto, malgraŭ ke tiu ĉi lasta havas tian saman moralan rajton pri sia natura patrujo, kiel la unua, la englutema celado de unuj popoloj kontraŭ aliaj, en ĉiuj anguloj de ilia komuna patrujo, — ĉio tio ĉi jam longe devigis multajn serĉi ian neŭtralan fundamenton, sur kiu homoj de malsamaj gentoj kaj religioj — almenaŭ ĉiuj filoj de sama patrujo — povus komunikiĝadi inter si pace kaj frate, sen reciprokaj kolizioj, malamo kaj maljusteco. Tiun ĉi neŭtralan fundamenton prezentas la malsupre donitaj dogmoj de la „hilelismo“.

La principa ideo de la hilelismo naskiĝis antaŭ dek jaroj, sed ĝi havis iom alian karakteron kaj estis destinita tiam speciale por unu homa grupo, por reguligi la rilatojn de tiu ĉi grupo al la ĉirkaŭanta mondo: nur poste ĝi akceptis karakteron absolutan, sendependan de ĉiuj gentaj kaj religiaj apartecoj, kiel sole justa reguligo de la reciprokaj rilatoj inter ĉiuj gentoj kaj religioj. Tamen longan tempon la iniciatoroj de tiu ideo ne kuraĝis precize formuli siajn dogmojn, timante, ke tio, kio teorie ŝajnis bona, en la praktiko eble montriĝos neplenumebla.

Sed en la fino de la pasinta somero okazis io, kio neniigis ĉiujn dubojn. En Aŭgusto 1905 en la franca urbo Boulogne-sur-Mer havis lokon la unua tutmonda kongreso de esperantistoj, kies sukceso superis ĉiujn atendojn. Pli ol mil homoj, kiuj alveturis el la plej diversaj landoj de la tuta mondo kaj apartenis al 22 diversaj popoloj kaj al la plej diversaj religioj kaj filozofiaj sistemoj, en la daŭro de tuta semajno vivis kune en la plej sincera amikeco kaj frateco, parolis inter si ekskluzive nur en neŭtrala internacia lingvo, konfesis religiajn principojn nur neŭtralehomajn. Kiu aŭdis la multenombrajn parolojn kaj diskutojn en la vasta kaj plenigita konstruaĵo de la kongreso, kiu ĉeestis en la teatraj prezentadoj, en kiuj la aŭskultantoj kaj plenumantoj prezentis per si miksaĵon de ĉiuj gentoj kaj popoloj, kiu vidis tiun plenan senĝenecon kaj tiun kortuŝantan fratecon, kiu regis inter ĉiuj partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke ĉiuj tiuj homoj ankoraŭ hieraŭ estis tute fremdaj unuj al la aliaj, ke ilin unuigis nur neŭtrala lingvo kaj ke tiuj kelkaj semajnoj, kiujn ĉiu el ili dediĉis por la lernado de la fable facila neŭtrala lingvo, faris miraklon kaj, deŝirante neniun de lia natura patrujo, lingvo aŭ religio, donis al homoj de plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la plej paca kaj sincera frateco.

La mirinda sukceso de la Bulonja kongreso konvinkis la iniciatorojn de la hilelismo, ke absoluta justeco, egaleco kaj