Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/317

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla. Tial ili decidis uzi la plej proksiman tutmondan kongreson de la esperantistoj en Ĝenevo en Septembro 1906, por proponi al ĉiuj amikoj de interpopola justeco, unuiĝi en apartan grupon, kiu inter la amikoj de internacia lingvo prezentus[1] apartan sekcion[2].

Sed la kurantaj fariĝoj en la patrujo de la unuaj hilelistoj devigas ilin elpaŝi kun sia projekto multe pli frue, ol ili intencis. Nun, kiam ĉio ĉe ni vekiĝas al nova vivo, kiam la societa konscienco komencas doni signojn de sia ekzistado, kiam aperas espero, ke anstataŭ premantoj kaj prematoj ni eble baldaŭ havos nur „homojn“ kaj „regnanojn“[3], — nun por ni pli ol por ĉiu alia nacio estas necese fiksi difinitajn politike-religiajn dogmojn, kiuj donus la eblon al ĉiu regnano de nia diversgenta patrujo, vivi en plena paco kun ĉiuj aliaj regnanoj, ne altrudante al ili per rajto de pugno siajn pure familiajn idealojn. En la nuna kriza momento, kiam nia patrujo bezonas ĉiujn siajn fortojn, estas necese enkonduki en la vivon tiajn dogmojn, kiuj permesus al ĉiuj diversgentaj kaj diversreligiaj regnanoj, ĉesigi siajn reciprokajn malpacon kaj kalkulojn kaj sincere unuiĝi por la savo de nia komuna patrujo, kiu devas kompreneble fariĝi fine propraĵo de ĉiuj siaj regnanoj kaj ne sole de unu gento aŭ religio. Kvankam la grandega plimulto de niaj samregnanoj estas ankoraŭ tute ne preparita por nia ideo kaj nia voĉo longan tempon ankoraŭ restos voĉo krianta en dezerto, estas tamen grave, ke niaj principoj estu konataj al niaj samregnanoj, por ke tiuj malmultaj, kiuj serĉas intergentan justecon, sciu, en kio ĝi laŭ nia opinio konsistas. Jen estas la kaŭzo, kial la hilelistoj decidis publikigi siajn dogmojn jam nun kaj proponi al ĉiuj amikoj de intergenta egaleco kaj frateco, kiel ajn malgrandnombraj ili estas, aliĝi al ili[4].

Januaro 1906.



  1. teksto: „prezentis“; ke oni devas legi „prezentus“, tion ankaŭ montras n-ro 6, kie je la komenco estas represita parto de n-ro 3.
  2. Oni ne devas intermiksi la hilelismon kun la esperantismo! Ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed tute ne identaj. Oni povas esti bonega esperantisto kaj tamen kontraŭulo de la hilelismo.
    (Subnoto en la originalo mem.)
  3. Estas atentinde, ke tiuj ĉi linioj estis verkitaj dum la unua revolucio en Ruslando en la jaroj 1905—1906. (Noto de N. Nekrasov.)
  4. Ĝis la fondo de centra organo hilelista, la aprobantoj de la ideo de hilelismo estas petataj, sendi sian adreson al la redakcio de tiu gazeto, kiu afable publikigis nian nunan leteron. (Adreso: Redakcio de la gazeto „Ruslanda Esperantisto“, S.-Peterburgo, B. Podjaĉeskaja, d. No. 24, loĝ. 12.)