Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/321

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sed al mia nacia nomo mi devas ĉiam aldoni la vorton „hilelisto“, por montri, ke mi alkalkulas min al mia nacio ne en senco ŝovinista. La aron de ĉiuj homoj, kiuj havas saman devenon kiel mi, mi nomas mia gento. En parolado kun hilelistoj mi devas eviti la konfuzajn vortojn „nacio“ aŭ „popolo“ kaj anstataŭ ili mi devas ĉiam uzi la precizajn hilelistajn esprimojn „regnanaro“ (= loĝantaro de unu regno) aŭ „landanaro“ (= loĝantaro de unu lando). Sed nek mian regnanaron, nek mian landanaron mi devas nomi per la nomo de ia gento, mi devas ĉiam nomi ilin — almenaŭ en parolado kun hilelistoj — per la neŭtrale-geografia nomo de mia regno aŭ lando. Se mia interparolanto deziras scii ne sole al kiu politike-geografia, sed ankaŭ al kiu etnografia grupo mi apartenas, tiam mi aparte nomas al li mian genton, lingvon, religion k.t.p.

Ekzemploj: Sviso-hilelisto, Peterburgregna hilelisto, Varsovilanda hilelisto.

9.

Mia lingvo mi nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej bone scias kaj plej volonte parolas, sed al la nomo de tiu ĉi lingvo mi devas ĉiam aldoni la vorton „hilelista“, por montri, ke mian lingvon mi ne rigardas kiel mian idolon kaj ke mia idealo estas lingvo neŭtrale-homa. En ĉiuj hilelistaj kunvenoj kaj, kiom eble, ankaŭ en ĉiuj privataj komunikiĝoj kun hilelistoj mi devas uzadi la lingvon hilelistan. En mia familia vivo mi povas uzadi kiun lingvon mi volas, sed mi devas ĝin nomi ne mia nacia, sed nur mia lingvo familia. Kiam oni demandas min pri mia lingvo nacia, mi devas respondi: „la ekzistadon de lingvoj naciaj mi ne konfesas, ĉar ĉiu nacio nuntempa parolas per multaj lingvoj; sed mia lingvo genta estas jena (nome tiu lingvo aŭ dialekto, kiun en mia patrujo parolas la plimulto de mia gento, se eĉ mi mem tute ne posedus tiun ĉi lingvon).“

Rimarko: Ĉar en la nuna tempo ekzistas nur unu neŭtrala lingvo, nome Esperanto, tial la hilelistoj akceptas ĝuste ĝin; tamen ili rezervas al si la rajton anstataŭigi iam poste tiun ĉi lingvon per ia alia lingvo, se tio ĉi montriĝos utila.

10.

Mia religio mi nomas tiun religion, en kiu mi naskiĝis, aŭ al kiu mi estas oficiale alskribita; sed al ĝia nomo mi devas ĉiam aldoni la nomon „hilelista“, por montri, ke mi konfesas ĝin laŭ la religiaj principoj de la hilelismo, kiuj konsistas en jeno: