Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/330

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

idealo estas lingvo neŭtrale-homa. En ĉiuj homaranaj kunvenoj kaj, kiom eble, ankaŭ en ĉiuj privataj komunikiĝoj kun homaranoj mi devas uzadi la lingvon homaranan. En mia familia vivo mi povas uzadi kiun lingvon mi volas, sed mi devas ĝin nomi ne mia nacia, sed nur mia lingvo familia. Kiam oni demandas min pri mia lingvo nacia, mi devas respondi: „la ekzistadon de lingvoj naciaj mi ne konfesas, ĉar ĉiu nacio nuntempa parolas per multaj lingvoj; sed mia lingvo genta estas jena (nome tiu lingvo aŭ dialekto, kiun en mia patrujo parolas la plimulto de mia gento, se eĉ mi mem tute ne posedas tiun ĉi lingvon).

Rimarko: Novaj homaranoj, kiuj ne posedas ankoraŭ la lingvon homaranan, povas en la unua tempo uzadi en la kunvenoj kian lingvon ili volas, sed ili ne devas altrudi sian lingvon al la aliaj ĉeestantoj. Ĉar en la nuna tempo ekzistas nur unu neŭtrala lingvo, nome Esperanto, tial la homaranoj akceptas ĝuste ĝin; tamen ili rezervas al si la rajton anstataŭigi iam poste tiun ĉi lingvon per ia alia lingvo, se tio ĉi montriĝos utila.

10—12.

(Sekvas la teksto de la dogmoj 10—12, tute identa kun tiu en la „Deklaracio de Hilelisto“. Krom tio estas aldonitaj la du sekvantaj rimarkoj al la dogmoj 11 kaj 12:)

(Sub la dogmo 11:)

Rimarko: Pri la dogmo 11, kiu krom la karaktero societa havas ankoraŭ karakteron teozofian, oni devas memori, ke ĝi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la scienco, kaj ke ĝi rilatas nur al la templo de la homaranoj, sed tute ne al la privataj rondetoj de la homaranoj. Tiuj ĉi rondetoj havas karakteron ne religian, sed pure societan kaj servas por liberaj amikaj interparoladoj pri ĉiuj eblaj temoj, laŭ la deziro de la partoprenantoj, kaj de aliaj rondetoj ili distingiĝas nur per tio, ke en ili partoprenas homoj, kiuj havas neŭtrale-homajn, religiajn kaj naciajn principojn, kaj ke la interparolado en ili estas farata precipe en la lingvo neŭtrale-homa.

(Sub la dogmo 12:)

Rimarko: Ĉiu nova rondeto de homaranoj devas publikigi sian adreson en iu el la gazetoj, kiuj estas eldonataj en la lingvo internacia.